Adam MICHNIK [adam miĥnik] (juda nomo: Aaron Szechter) (naskiĝis la 17-an de oktobro 1946 en Varsovio) estas pola ĵurnalisto, ĉefredaktoro de Gazeta Wyborcza [gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto). Dum la jaroj 1968 - 1989 li organizis malleĝan demokratan movadon en Pollando. Li kunlaboris kun Komitet Obrony Robotników (komitato por la defendo de la laboristoj) kaj estis konsilanto en sindikato Solidareco (NSZZ "Solidarność").
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search