Adana

Adana
Fotomontaĵo
metropola municipo en Turkio
urbego
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 01000–01999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 765 981  (2021) [+]
Loĝdenso 128 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 0′ N, 35° 19′ O (mapo)37.0026235.31346Koordinatoj: 37° 0′ N, 35° 19′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 13844 km² (1 384 400 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Adana (Turkio)
Adana (Turkio)
DEC
Situo de Adana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adana [+]
vdr

Adana (turka elp. [aˈda.na], armene:Ադանա, malnovgreke Άδανα, hitite Adanja) estas urbo kaj administra centro en la provinco Adana en Turkio ĉe la rivero Seyhan (antikva nomo Sarus), je 30 km de la mediteranea marbordo. Adana situas en la koro de Çukurova, kiu ankaŭ estas konata kiel Kilikio. Tiu regiono estas unu el la plej dense loĝitaj areoj en Turkio, same kiel la plej agrikulture produktiva areo. Unu el la kialoj por tio estas ke proksime de Adana la grundo estas tre fekunda pro la rivero Seyhan (Saros) kiu trafluas la grandurbon.

Moskeo Sabanci

Kun ĉirkaŭ 1,7 milionoj da loĝantoj (stato de 2008) estas la kvina plej granda urbo de Turkio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Çukurova. Ĝi estas la kvina plej granda urbo en Turkio kaj la ĉefurbo de la samnoma provinco. NATO havas aerbazon (İncirlik) situante je 12 kilometroj ekster la urbo. Estas ankaŭ fervoja stacio kaj flughaveno en Adana. La urbo havas riĉan kulturvivon kun multaj muzeoj kaj teatrejoj.

La Çukurova-Universitato en Adana havas proksimume 35.000 studentojn kaj estas unu el la plej grandaj universitatoj de Turkio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search