Adrienne Cécile RICH (naskiĝis la 16-an de majo 1929, mortis la 27-an de marto 2012) estis usona poeto, eseisto kaj radikala feministo, konsiderata "unu el la plej vaste legataj kaj influaj poetoj de la dua duono de la 20-a jarcento."[1][2] The Guardian atribuis al ŝi la elstarigon de "la subpremado de virinoj kaj lesbaninoj al la antaŭfronto de la poezia diskurso."[3]
Ŝia unua poemaro, A Change of World ("Ŝanĝo de mondo"), estis elektita de la fama poeto W. H. Auden por la premio Yale Series of Younger Poets. Ŝi fame rifuzis la premion National Medal of Arts, protestante la voĉdonon de la kunvenestro de la Domo de Reprezentantoj Newt Gingrich por fini elspezojn por la subvencio National Endowment for the Arts.
Ŝi estas konata ankaŭ pro la teorio deviga aliseksemo, rigardata kiel antaŭaĵo de aliseksema normismo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search