Aerarmeo

Bombaviadilo: B-17 Flying Fortress
Ĉasaviadilo: F-4 Phantom II
Kaŝbombaviadilo: B-2

Aerarmeo estas milita grupo de armitaj homoj organizitaj por batali aere. Aerarmeoj kutime formas parton de la militfortoj de ŝtato. Multaj nacioj havas aerarmeon por defendi sian landon kaj elstarigi sian povon. Ano de aerarmeo normale nomiĝas aviadisto. Ne estas eble doni esperante egalaĵojn por ĉiuj mondaj aerarmeaj rangoj, sed la plej alta rango ĉe la aerarmeo ofte estas generalo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search