Aktinopterigoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aktinopterigoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Silurio – Nun

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Superklaso: Fiŝoj Pisces
Grandklaso: Ostaj fiŝoj Osteichthyes
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Klein, 1885
Subklasoj

Ĥondrosteoj
Neopterigioj
Vidu tekston por ordoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Atlantika haringo (Clupea harengus)

Aktinopterigoj (Actinopterygii) estas grandega grupo de ostaj fiŝoj kaj unu el la plej grandaj grupoj el la vertebruloj kun pli ol 27 mil specioj. La plejmulto de la fiŝoj estas aktinopteriga, dum la dua klaso de ostaj fiŝoj estas sarkopterigoj. La superklaso fiŝoj inkluzivas krom la ostaj fiŝoj la kartilagajn fiŝojn.

En tiu fiŝo estas bone videblaj la malmolaj radioj subtenantaj la flankajn kaj dorsan naĝilojn

La nomo de la grupo devenas de la grekaj vortoj aktis (radio) kaj pterygion (flugileto), kio signifas ke tiuj fiŝoj havas naĝilojn similajn al etaj flugiloj kaj subtenatajn per ostecaj, malmolaj kaj radiaj strioj.

Aliaj trajtoj de tiuj fiŝoj estas komunaj kun sarkopterigoj (ekzemple: brankoj kun operkuloj, skeleto ne nur kartilaga ktp).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search