Aktuario

Aktuario estas asekura matematikisto. Per statistikajprobabloteoriaj metodoj, tia fakulo klopodas prognozi estontajn monfluojn, kalkuli premiumojn aŭ pagojn de asekuro aŭ financajn rezervojn, kiujn asekura kompanio bezonas.

En kelkaj landoj, aktuario estas nomo rezervita al tiuj matematikistoj, kiuj – post trapaso de ekzamenoj pri asekura matematiko, ekonomiko, informadiko, juro ktp. – membras en la landa aktuaria asocio.

La Internacia Aktuaria Asocio (angle International Actuarial Association, akronime IAA, france Association Actuarielle Internationale, akronime AAI), estas profesia tutmonda organizaĵo bazita en Otavo, kiu kunigas aktuariojn kaj aktuariajn asociojn el la tuta mondo, interŝanĝas scion kaj funkcias kiel lobia organizaĵo por internaciaj projektoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search