Akvo

Akvo
speco de kemiaĵo
oksido • dihidrido de grupo 16
Ĝeneralaĵoj
Nomo Akvo
Kemia formulo

H₂O

CAS-numero-kodo

7732-18-5

PubChem-kodo 962
ChemSpider-kodo

937

Karakterizaĵoj
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr
Gutanta akvokrano (animacio).
Fluanta akvo, trinkakvo.
טיפת מים
Akvoguto falinta sur akvon

Akvo (etimologie el la latina aqua) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1 (de numero de atomoj, sed maso de la oksigeno en la kombinaĵo estas 8-oble pli ol tiu de la hidrogeno). Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0 [[ °C]] ĝis 100 °C sub norma premo, kaj estas grava en biologia funkciado de vivo. Sub la fandopunkto de 0 °C, ĝi estas en solida formo, glacio; super la bolpunkto de 100 °C, ĝi ŝanĝiĝas al vaporo (je norma atmosfera premo de 1 atm). La triobla punkto, pri kiu la solida, likva kaj vapora formoj miksiĝas, okazas je 273,16 K (0,01 °C) kaj 611,7 Pa (6,117 milibar).

Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj. Movado de akvo de la oceanoj ĝis la aero kaj reen grandparte kreas veteron. Krome gravas lagoj, riveroj, marĉoj, kanaloj ktp.

Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj animaloj, kiuj havas ĝin ĉu rekte ĉu tra aliaj manĝaĵoj, kiaj fruktoj, vegetaloj ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search