Alaho

Alaho
La literoj por Alaho
La literoj por Alaho
dinomo • Dio laŭ abrahamaj religioj
Informoj
Originala nomo الله
Eble sama Dio en Islamo • dio • Dikr
vdr

Alaho (Pri tiu ĉi sono Allāh, arabe الله  /ɑɫˈɫɑː(h)/) estas la araba vorto por «Dio». Ĝi estas vaste konsiderata kiel deveninta de rekonstruita praŝemida radiko *ʔ-l, kvankam la maniero estas pridisputata.[1] Iuj opinias, ke ĝi estas pruntovorto el la aramea ܐܠܗܐ (Alaha), aŭ eĉ la hebrea vorto אלהים (Elohim).[1] Sed la plimulto konsideras ĝin kuntiro de la difinita artikolo ال‎ al kaj la vorto إله ilāh, kiu signifas diaĵon, do "la Dio."[1] Aliaj kognatoj en la ŝemidaj lingvoj inkludas la akadan 𒀭 (Ilu), malnovsudaraban 𐩱𐩡 (ʔl), kaj hebrean אל (el, dio).[2][3][4][1]

Iuj[5] opinias, ke estas eraro, traduki la arablingvan ʾAllāh per Allah (kiel Italo Chiussi en Korano) aŭ Alaho, kaj proponas kiel tradukon simple Dio. Ili klarigas, ke la araba esprimo signifas laŭvorte "la dio" (artikolo al- + ilāh), kaj la difina artikolo egalvaloras al la uzo de majusklo (ne ekzistas uskleco en la araba).

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 D.B. Macdonald. Encyclopedia of Islam, 2a eldono, Brill. "Ilah", Vol. 3, p. 1093.
  2. Artikolo en la angla: 2011 Proto-Semitic Language & Culture; Semitic Roots.
  3. Columbia Encyclopaedia
  4. The Comprehensive Aramaic Lexiconʼlh Arkivigite je 2017-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Ekzemple Jorge Camacho.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search