Albana leko

Leko
valuto
Ŝtato:  Albanio
Subdivido: neniu
Kodo laŭ ISO 4217: ALL
Mallongigo:  
Ŝanĝokurzo 1 EUR = 124,48 ALL

(24-a de majo 2007)

vdr
monbileto je 100 lekoj

Leko (albane Lek, plurale Lekë) estas ekde 1925 nomo de la albana valuto. Samtempe la vorto Lek en la albana lingvo tute ĝenerale signifas mono. La Leko ne estas libere konvertebla valuto. La nacia banko de Albanio (Banka e Shqipërisë) difinas relative stabilan kurzon de la nacia valuto kompare al la Eŭro. Ekde la enkonduko de eŭro, la kurso ŝanĝiĝas inter 125 kaj 135 lekoj je unu eŭro. Monbiletoj ekzistas en valoroj de 100, 200, 500, 1.000 kaj 5.000 lekoj, kaj momente du diversaj serioj de monbiletoj cirkulas. Moneroj ekzistas en valoroj de 1, 5, 10, 20, 50 kaj 100 lekoj. Krom la nacia valuto, en Albanio la komuna eŭropa valuto eŭro kaj la usona dolaro estas ĝenerale akceptitaj kromvalutoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search