Alexander HAMILTON (naskiĝis la 11-an de januaro 1755 aŭ eble 1757 — mortis la 12-an de julio 1804 en Novjorko) estis usona politikisto, juristo, milita estro, advokato, bankisto, kaj ekonomikisto. Li estas unu el la Fondaj Patroj de Usono (angle The Founding Fathers of the United States of America).
Li estis la unua Usona Sekretario de la Trezorejo (1789–1795). Lia portreto troviĝas sur la 10-dolara monbileto.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search