Aliseksema normismo estas doktrino, kiu asertas ke aliseksemo estas norma kaj ĉiuj aliaj inklinoj estas malnormaj. La termino pli vaste pritemas ideologion, ke homo devas esti aŭ vira aŭ virina, devas funkcii en la socio laŭ tiu seksa rolo kaj devas pariĝi kun unu ano de "la mala sekso". Aliseksem-normisma vidpunkto estas tia, kia traktas sekson, seksan orientiĝon, socian sekson kaj sociologian genron kiel nepre rilatajn aferojn. Oni pli ofte trovas aliseksem-normismajn vidpunktojn en aliseksemismaj kaj homofobiaj personoj ol en la ĝenerala loĝantaro[1].
Aliseksema normismo povas plu pritemi aplikadon de la normoj, reguloj kaj kutimoj de aliseksemo al rilatoj inter samseksemaj aŭ ambaŭseksemaj personoj. Ĝi povas inkluzivi stereotipojn, ke unu persono en samseksa rilato devas esti "la viro" kaj la alia persono devas esti "la virino", aŭ ke samseksa amoro nepre devas havi penetradon. Oni ofte ligas la koncepton de deviga monogamio cela de generado al aliseksema normismo. Radikala duseksema aktivisto Shiri Eisner argumentas, ke institucioj kiel samseksa edzeco enportas la biasojn de aliseksema normismo en nealiseksemajn rilatojn[2]. Samtempe ŝi argumentas, ke la forviŝado aŭ ignorado de ambaŭseksemo okazas grandparte por konservi monogamiajn, patriarkajn instituciojn.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search