Alpoj

Alpoj
Großglockner
Großglockner
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Mont Blanc (4 810 m)
Longeco 1 200 km
Areo 200 000 km²
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Najbaraj tutaĵoj Centra Masivo
Karpatoj
Apenino
Dinaraj montoj
Subaj tutaĵoj Okcidentaj Alpoj
Orientaj Alpoj
Kontinento Eŭropo
Situo  Francio
 Germanio
  Svislando
 Liĥtenŝtejno
 Aŭstrio
 Italio
 Slovenio
Geografia situo 46° 0′ N, 10° 0′ O (mapo)4610Koordinatoj: 46° 0′ N, 10° 0′ O (mapo) f1
Map
Alpoj
Akvejo Rodano
Rejno
Inn
Danubo
Pado
vdr
Satelita bildo de la Alpoj.
La Alpoĉeno vidita dum fentago de elfluejo de Glatt el Greifensee proksime de Zuriko.

La Alpoj (el antaŭlatina radiko alb-alp- eble signifinta monto) estas la plej granda montaro de meza kaj okcidenta Eŭropo laŭ vasteco kaj alteco. En Eŭropo nur la Kaŭkazo ĝin en alteco superas. Partoj apartenas al la ok landoj Aŭstrio, Germanio, Francio kun Monako, Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio; ili rolas kiel akva kaj klimata divido inter Meza kaj Suda Eŭropo.

Norde de la Golfo de Ĝenovo ili najbaras al la Apenino, okcidente preterpasas la Pad-Ebenaĵon, branĉiĝas ĉe la Lago Bourget en la Francan kaj Svisan Ĵurason, kaj finiĝas post 750 km ventumilforme antaŭ la okcidentpanona montlando ĉe la Danubo apud Vieno. Nordoriente sekvas la Karpatoj, en la sudoriento la Karsto kaj la Dinara Montaro. En la nordo, la Alpoj malaltiĝas malrapide al la germana antaŭalpa lando, en la sudo krute transiras al la Padebenaĵo.

La tuta longeco de la Alpoj (de Ĝenovo ĝis Vieno) estas 1.200 km, la larĝeco estas inter 150 kaj 200 km, oriente ĝis 300 km. La pintoj en la plej gravaj montarareoj leviĝas al altoj inter 3000 kaj 4300 m; la plej alta pinto estas la 4807 metrojn alta Blanka Monto (france Mont Blanc) ĉe la landlimo inter Francio kaj Italio. La areo de la Alpoj enhavas ĉirkaŭ centon da montopintoj pli altaj ol 4,000 m (13,123 ft), konataj kiel "kvarmiluloj".

La altitudo kaj grando de la montaro tuŝas la klimaton en Eŭropo; ĉe montoj la niveloj de precipitaĵo ege varias kaj la klimataj kondiĉoj konsistas el distingaj zonoj. Naturaj bestoj kiaj kaproj loĝas en plej altaj montopintoj ĝis altaĵoj de ĉirkaŭ 3 400 m, kaj plantoj kiaj edelvejso kreskas en rokaj areoj en pli malaltaj lokoj same kiel ĉe pli altaj lokoj. Pruvo de homa loĝado en la Alpoj datiĝas reen ĝis la epoko Paleolitiko. Mumigita viro, de antaŭ 5,000 jaroj, estis malkovrita en glaĉero ĉe la landlimo inter Aŭstrio kaj Italio en 1991. Ankaŭ ĉe la 6a jarcento a.K., la keltoj de La-Tène-kulturo estis setliĝintaj tie. Hanibalo fame trapasis la Alpojn per elefantaro, kaj la romianoj havis setlejojn en la regiono. En 1800 ankaŭ Napoleono trapasis unu el la montopasejoj kunportante armeon de 40,000. La 18a kaj 19a jarcentoj vidis alvenon de naturalistoj, verkistoj, kaj artistoj, partikulare romantikistoj, sekve de la ora epoko por montogrimpado kiam montogrimpistoj ekascendis la montopintojn. Dum la Dua Mondmilito, Adolf Hitler tenis operacbazejon en la bavaraj Alpoj la tutan tempon de la milito.

La Alpa regiono havas fortan kulturan identecon. La tradicia kulturo de farmado, fromaĝoproduktado, kaj lignumado ankoraŭ ekzistas en Alpaj vilaĝoj, kvankam la turisma industrio kreskis ege komence de la 20a jarcento kaj etendiĝis ege post Dua Mondmilito ĝis iĝi la dominanta enspezofonto ĉe la fino de la jarcento. La Vintraj Olimpikoj jam okazis en alpaj regionoj de Svisio, Francio, Italio, Aŭstrio kaj Germanio. Nune la regiono estas hejmo de 14 milionoj da homoj kaj ricevas 120 milionojn da ĉiujaraj vizitantoj.[1]

  1. Chatré, Baptiste, et al. (2010), 8

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search