Alta sangopremo

Alta sangopremohipertensio estas kronika malsano konsistanta el daŭra troeco de la sangopremo en la arterioj.[1] Ĝi kutime ne kaŭzas simptomojn.[2] Tamen ĝi estas grava riskofaktoro por apopleksio, kormalsano, kora malsufiĉo, atria fibrilacio, periferia arteria malsano, vida malkapabliĝo, kronika rena malsano, kaj demenco.[3][4][5][6] Troa sangopremo estas grava kaŭzo de frua mortado en la tuta mondo.[7]

Oni klasifikas troan sangopremon kiel esencanneesencan.[8] Proksimume 90–95% el la okazoj estas esencaj, t.e. okazigitaj de malspecifaj vivmanieraj kaj genetikaj faktoroj.[8][9] Inter la riskaj vivmanieraj faktoroj estas troa salo en la dieto, tropezo, fumado, fizika malaktivo, kaj uzado de alkoholo.[2][8] La ceteraj 5–10% de la okazoj estas neesencaj, t.e. havantaj troveblan kaŭzon, ekzemple kronikan renan malsanon, maldikiĝon de la renaj arterioj, endokrinan malsanon, aŭ uzadon de kontraŭkoncipaj piloloj.[8]

Sangopremo havas du mezurojn, la sistolan premon kaj la diastolan premon (respektive maksimuman kaj minimuman).[2] Por la plejparto de plenkreskuloj, la normala ripoza sangopremo estas 100–130 hidrargomilimetroj (mmHg) sistola kaj 60–80 mmHg diastola.[10][11] Troa sangopremo estas ripoza sangopremo, kiu daŭre restas almenaŭ 130/80 aŭ 140/90 mmHg.[8][10] La limnombroj por infanoj estas malsamaj ol ĉe plenkreskuloj.[12] Eksteroficeja sangoprema kontrolo dum 24 horoj ŝajne estas pli akurata ol oficeja sangoprema mezuro.[1][8]

Vivmanieraj ŝanĝoj povas malpliigi la sangopremon kaj la riskon de damaĝoj al sano.[13] Vivmanieraj ŝanĝoj povas inkludi malplipeziĝon, korpekzercadon, malplian konsumon de salo, malplian konsumon de alkoholo, kaj sanan dieton.[8] Se vivmanieraj ŝanĝoj ne sufiĉas, oni uzas malpremigajn medikamentojn.[13] Ĝis tri medikamentoj samtempe uzataj povas maltroigi la sangopremon en 90% de la okazoj.[8] La kuracado per medikamentoj de modere troa arteria premo (t.e. >160/100 mmHg) havas asocion kun pli granda vivdaŭro.[14] La efiko de kuracadô ĉe sangopremo inter 130/80 mmHg kaj 160/100 mmHg estas malpli certa, kaj iuj revuartikoloj trovas avantaĝon[10][15][16] kaj aliaj necertecon de avantaĝo.[17][18][19] Troa sangopremo ĉeestas en frakcio inter 16% kaj 37% de la tutmonda homaro.[8] En 2010 oni kredis, ke ĝi estas faktoro en 18% de ĉiuj mortoj (9.4 milionoj en la tuta mondo).[20]

  1. 1,0 1,1 (2014) Medical sciences, 2‑a eldono, Elsevier Health Sciences, p. 562. ISBN 9780702052491.
  2. 2,0 2,1 2,2 High Blood Pressure Fact Sheet (19-a de februaro 2015). Arkivita el la originalo je 6 March 2016. Alirita 6-a de marto 2016.
  3. (majo 2015) “Global burden of cardiovascular disease and stroke: hypertension at the core”, The Canadian Journal of Cardiology 31 (5), p. 569–571. doi:10.1016/j.cjca.2015.01.009. 
  4. (2011) Global atlas on cardiovascular disease prevention and control, 1‑a eldono, Geneva: World Health Organization in collaboration with the World Heart Federation and the World Stroke Organization, p. 38. ISBN 9789241564373.
  5. (julio 2017) “Treatment options and considerations for hypertensive patients to prevent dementia”, Expert Opinion on Pharmacotherapy 18 (10), p. 989–1000. doi:10.1080/14656566.2017.1333599. 
  6. (aŭgusto 2017) “Modifiable Risk Factors and Atrial Fibrillation”, Circulation 136 (6), p. 583–596. doi:10.1161/CIRCULATIONAHA.116.023163. 
  7. Hypertension (angle). World Health Organization. Alirita 2022-05-13.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 8,8 (aŭgusto 2015) “Hypertension”, Lancet 386 (9995), p. 801–812. doi:10.1016/s0140-6736(14)61468-9. 
  9. (januaro 2000) “Essential hypertension. Part I: definition and etiology”, Circulation 101 (3), p. 329–335. doi:10.1161/01.CIR.101.3.329. 
  10. 10,0 10,1 10,2 (junio 2018) “2017 ACC/AHA/AAPA/ABC/ACPM/AGS/APhA/ASH/ASPC/NMA/PCNA Guideline for the Prevention, Detection, Evaluation, and Management of High Blood Pressure in Adults: A Report of the American College of Cardiology/American Heart Association Task Force on Clinical Practice Guidelines”, Hypertension 71 (6), p. e13–e115. doi:10.1161/HYP.0000000000000065. 
  11. (julio 2013) “2013 ESH/ESC guidelines for the management of arterial hypertension: the Task Force for the Management of Arterial Hypertension of the European Society of Hypertension (ESH) and of the European Society of Cardiology (ESC)”, European Heart Journal 34 (28), p. 2159–2219. doi:10.1093/eurheartj/eht151. 
  12. (februaro 2014) “2014 evidence-based guideline for the management of high blood pressure in adults: report from the panel members appointed to the Eighth Joint National Committee (JNC 8)”, JAMA 311 (5), p. 507–520. doi:10.1001/jama.2013.284427. 
  13. 13,0 13,1 How Is High Blood Pressure Treated? (10-an de septembro 2015). Arkivita el la originalo je 6-an de aprilo 2016. Alirita 6-an de marto 2016.
  14. (junio 2019) “Pharmacotherapy for hypertension in adults 60 years or older”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 6 (6), p. CD000028. doi:10.1002/14651858.CD000028.pub3. 
  15. (February 2015) “Effects of blood pressure reduction in mild hypertension: a systematic review and meta-analysis”, Annals of Internal Medicine 162 (3), p. 184–191. doi:10.7326/M14-0773. 
  16. (januaro 2016) “Effects of intensive blood pressure lowering on cardiovascular and renal outcomes: updated systematic review and meta-analysis”, Lancet 387 (10017), p. 435–443. doi:10.1016/S0140-6736(15)00805-3. Alirita 11-a de februaro 2019.. 
  17. (aŭgusto 2012) “Pharmacotherapy for mild hypertension”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 8 (8), p. CD006742. doi:10.1002/14651858.CD006742.pub2. 
  18. (aŭgusto 2017) “Blood pressure targets for hypertension in older adults”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2017 (8), p. CD011575. doi:10.1002/14651858.CD011575.pub2. 
  19. (aŭgusto 2017) “Pharmacotherapy for hypertension in adults aged 18 to 59 years”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2017 (8), p. CD008276. doi:10.1002/14651858.CD008276.pub2. 
  20. (marto 2015) “Using the Global Burden of Disease study to assist development of nation-specific fact sheets to promote prevention and control of hypertension and reduction in dietary salt: a resource from the World Hypertension League”, Journal of Clinical Hypertension 17 (3), p. 165–167. doi:10.1111/jch.12479. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search