Analiza lingvo

Analiza lingvo estas lingvo kiu organizas vortojn kaj gramatikon per strikta vortordo anstataŭ fleksioj (ekz. deklinacio, konjugacio), aŭ vortfinaĵoj kiuj montras gramatikon. Ekzemploj de analizaj lingvoj inkluzivas la lingvojn ĉinan, anglan, vjetnaman, tajan, kmeran kaj laŭan.

Analiza lingvo estas lingvo, en kiu plej multaj, se ne ĉiuj, morfemoj en gramatiko agas kiel sendependaj vortoj. Analizaj lingvoj havas malmultajn aŭ neniujn deklinaciojn kaj konjugaciojn, aŭ - alivorte - malmultajn aŭ neniujn vortajn paradigmojn. Konceptoj kiel ekzemple aglutineco, deklinacio kaj fleksio do havas malmultan signifon por priskribi la strukturon de analizaj lingvoj. Ĉi tiuj lingvoj ankaŭ vaste uzas helpverbojn anstataŭ gramatikajn modojn kaj proklizojn.

En lingvoj kiel la latina aŭ Esperanto aliflanke, oni povas remeti nomojn sen ŝanĝi la signifon: la nomo Anjo fariĝas en la akuzativo Anjon. Se vi diras "Anjo vidas Ĝiorĝion" kaj "Ĝiorĝion vidas Anjo", la du frazoj signifas ekzakte la samon. Ĉi tie la funkcio de Ĝiorĝio ne estas esprimata per la vortordo sed per la akuzativo, kiu ĉi-okaze esprimas la funkcion de rekta objekto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search