Animacio

Frua animacio farita el 16 fotoj de Eadweard Muybridge.
Animaciita figuro

Animacio (aŭ movbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj; en tiu okazo eblas ĝin nomi desegnofilmo.

Reproduktaĵo de desegno sur ceramika vazo troviĝanta en Ŝahr-e Suĥteh, Irano.
Animacio de la desegno sur ceramika vazo troviĝanta en Ŝahr-e Suĥteh, nune en la Nacia Muzeo de Irano.

La vorto animacio devenas el la latina anima (animo). Filmo kreata el animacio estas animacia filmo, tamen oni ofte ne distingas inter "animacio" kaj "animacia filmo", kaj la vorto "movbildo" estas uzata por ambaŭ.

Animacio laboras parte per belartaĵoj, parte per movbildoj. Ĝi estas fakte truko, kiam la animaciisto kreas kaj movigas (vivigas, animas) figurojn, bildojn, desegnojn , diversajn materialojn (ekz.. sablo, papero, knedaĵo). En la klasika animacia filmo, la animaciistoj desegnis ĉiun unuopan movon de la figuroj aparte kaj la sinsekva rapida prezento de la surigitaj fazaj bildoj prezentas la iluzion de la moviĝo. Tiu ĉi procezo estas tro malrapida, do kompleta desegna filmo - ekz. filmo Neĝulino kaj la sep nanoj de Walt Disney - konsistas el pli ol unu miliono da unuopaj bildoj. Krom la desegna animacio estas konata ankaŭ kiel lum-, pentraĵanimacio, emulzio-skrapita, papereltonda, duonplastika, piksilacia (vivantaj homoj movas kiel pupoj) animacio kaj per komputila tekniko produktita animacion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search