Anne Robert Jacques Turgot

Anne Robert Jacques Turgot
Persona informo
Anne Robert Jacques Turgot
Naskiĝo 10-an de majo 1727 (1727-05-10)
en Parizo
Morto 18-an de marto 1781 (1781-03-18) (53-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo
Gimnazio Louis-le-Grand Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Michel-Étienne Turgot (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
Enciklopediisto
verkisto
tradukisto
politikisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ekonomiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anne Robert Jacques TURGOT, barono de l'Aulne,[1] foje nomita simple Turgot (Parizo, 10a de majo 1727-samloke, 18a de marto 1781) estis franca politikisto kaj ekonomikisto. Partiano de la liberalaj kaj fiziokrataj teorioj de François Quesnay kaj de Vincent de Gournay, estis nomumita ministro "secrétaire d’État" de Ŝiparmeo, kaj poste de financoj de la reĝo Ludoviko la 16-a. Tamen, lia politiko por klopodi malpliigi la longdaŭran nacian ŝuldon kaj por plibonigi la vivnivelon de la popolo ne estis sukcesa, kaj estis nuligita de sia sukcedanto, la barono Jean Clugny de Nuits.

En 1753, li tradukis Questions sur le commerce de la angla Josiah Tucker, kaj redaktis siajn Lettres sur la tolérance, kaj broŝuron, Le Conciliateur, defendanta la religian toleron. Inter 1755 laj 1756, li komponis diversajn artikolojn por la Encyclopédie, kaj inter 1757 kaj 1760, artikolon pri la monervaloroj Valeurs des monnaies, probable por la Dictionnaire du commerce de la abato Morellet. En 1759, aperis lia Éloge de Gournay.

  1. Literumita ankaŭ «de Laune» aŭ «de Launes».

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search