Antikva greka lingvo

Antikva Greka
Ἐλληνικὴ γλῶσσα Hellênikế glôssa
Mapo
lingvo • historia lingvo
helena lingvaro
Regiono orienta Mediteraneo
Skribo greka alfabeto, Linia skribo B
Morto evoluis en Kojnean Grekan antaŭ la 4-a jarcento a.K.
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Helena
Antikva greka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 grc
  ISO 639-3 grc
  Glottolog anci1242
Angla nomo Ancient Greek
Franca nomo grec ancien
vdr

Antikva greka lingvo oni nomas la duan etapon en la historio de la greka lingvo, ampleksanta du antikvajn periodojn de greka historio: la arĥaika (de la 9-a ĝis la 6-a jarcento a.K.) kaj la klasika (de la 5-a ĝis la 4-a jarcento a.K.) Grekio. La antikva epoko de greka historio normale inkluzivas ankaŭ la helenisman (post-klasikan) epokon (ĝis la jaro 1453), kiu formale konsistigas propran etapon en la greka lingvo nomitan la Kojnea greka. La malpli preciza vorto malnovgreka lingvo indikas la tutan evoluon de la greka lingvo ĝis la mezepoko (precize ĝis la jaro 1453), do inkludas la pra-grekan, mikenee grekan, antikvan kaj kojnean lingvoepokojn.

La antikva greka estas la lingvo de la Homeraj poemoj, inkluzive de la Iliado kaj de la Odiseado, kaj de la grandaj verkoj literaturaj kaj filozofiaj de la Ora Aĝo de Ateno, kiuj poste estiĝis la fundamentoj de nia moderna matematiko kaj sciencoj.

Por informo pri la Helena lingva familio antaŭa al la kreado de la greka alfabeto, vidu artikolojn Mikena greka kaj Pra-greka.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search