Apostola konstitucio

Blazono de la Sankta Seĝo
Blazono de la Sankta Seĝo
Blazono de la Sankta Seĝo

Apostola konstitucio (latine constitutio apostolica) estas dokumento rekte promulgita de la papo kiel Ĉefo de la Katolika Eklezio. Temas pri Papa Dokumento aparte grava kaj solena, koncernanta definitivan instruaĵon aŭ dispozicion obeendan.

La konstitucio indikiĝas per la unua aŭ unuaj vortoj ĝin komponantaj. La plej granda parto de apostolaj konstitucioj koncernas la starigon de novaj diocezoj aŭ de ekleziaj provincoj au diversnaturajn regulojn internajn de la eklezio.

La vorto “konstitucio” devenas el la latina “constitucio”, vorto uzata por la precipaj leĝoj promulgitaj de la Romia imperiestro, kaj estas konservita pro la supremiriĝo de la romia juro sur la kanona juro. La termino, precipe kaj origine,konstitucio pensigas ke temas pri eklezia akto rilatanta la civilan juron; kaj apostola signifas ke la akto estas emanaĵo de la Apostola Seĝo.

La titolado de la apostolaj konstitucioj estiĝas per “N. (nomo de la papo) Episcopus / Servus Servorum Dei /Ad perpetuam rei memoriam".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search