Araneuloj

Tiu ĉi artikolo temas pri la biologia ordo de araneuloj, ne nur pri la genro araneo, latine araneus. En nescienca lingvaĵo ofte la tuta biologia ordo de araneuloj simpligite nomiĝas "araneoj", sed tia lingvouzo ne ĝustas.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araneuloj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Clerck, 1757
Diverseco
111 familioj, 40.000 specioj
Subordoj

Mesothelae
Mygalomorphae
Araneomorphae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La araneuloj - latine araneae - (ordo Araneae) estas aer-spiraj artropodoj, kiuj havas (kontraste al la insektoj) 8 krurojn kaj mordilojn chelicerae, kiuj povas injekti venenon, kaj ne havas flugilojn. Ili estas la plej granda ordo de Araneoidoj kaj rangas sepa en totala specidiverseco inter ĉiuj ordoj de organismoj.[1] Ili alkutimiĝis al diversaj vivlokoj, kaj troviĝas en ĉiu kontinento krom Antarkto kaj ili setlis en preskaŭ ĉia habitato kun la escepto de aera kaj mara koloniigo. Ĝis Novembro 2015 oni rekonis almenaŭ 45,700 speciojn,[2] de kiuj ducento kapablas vere mordi aŭ venenigi homojn. Almenaŭ 114 familioj estis registritaj de taksonomiistoj.[3] Tamen, estis malkonsento ene de la scienca komunumo pri kiel tiuj familioj estu klasitaj, kiel evidentiĝas pro la ĉirkaŭ 20 diferencaj klasigoj kiuj estis proponitaj ekde 1900.[4]

Brazila salmoroza tarantulino (Lasiodora parahybana)

Anatomie, araneuloj diferencas el aliaj artropodoj je tio ke la kutima korpaj segmentoj estas fuzitaj en du tagmoj, nome cefalotorako kaj abdomeno, kaj kunigitaj de malgranda, cilindra pedicelo. Malkiel ĉe insektoj, araneuloj ne havas antenojn. En ĉio escepte ĉe la plej primitiva grupo, nome Mesothelae, araneuloj havas la plej centralizitan nervosistemojn el ĉiuj artropodoj, ĉar ĉiuj ties ganglioj estas fuziitaj en unu amaso en la cefalotorako. Malkiel plejmulto de artropodoj, araneuloj ne havas etendajn muskolojn en siaj membroj kaj anstataŭe etendas ilin per hidraŭlika premo.

Ĝenerale ili estas sinkaŝemaj, solemaj kaj malgrandaj. Ili produktas silkon por fari araneretojn aŭ "araneaĵojn", kunligi siajn rifuĝejojn kaj eĉ veturi uzante la venton. Ties abdomenoj portas apendicojn kiuj iĝis modifitaj en silkillinioj kiuj produktas silkon el ĝis ses tipoj de glandoj. Araneretoj varias amplekse laŭ grando, formo kaj la kvanto de glufadeno uzita. Ŝajne la spirala reto povas esti unu el plej fruaj formoj de la mondo, kaj la araneuloj kiuj produktas interplektitajn araneretojn estas pli abundaj kaj diversaj ol tiuj de la familio de Araneidae. Araneaj Araneoidoj kun silko-produktaj kranoj aperis en la Devonio antaŭ ĉirkaŭ 386 milionoj da jaroj, sed tiuj animaloj ŝajne ne havis tiujn silkilliniojn. Veraj araneoj estis trovitaj en rokoj de Karbonio el 318 al 299 milionoj da jaroj, kaj estas tre similaj al la plej primitivaj survivantaj subordo, nome la Mesothelae. La ĉefaj grupoj de modernaj araneoj, nome Migalomorfuloj kaj Araneomorfuloj, unuafoje aperis en la Triaso, antaŭ 200 milionoj da jaroj.

Bird-manĝanta Goliato (Theraphosa blondi), la plej granda araneo.

Herbovora specio, nome Bagheera kiplingi, estis priskribita en 2008,[5] sed ĉiuj aliaj konataj specioj estas predantoj, ĉefe de insektoj kaj de aliaj araneoj, kvankam kelkaj grandaj specioj ankaŭ kaptas birdojn kaj lacertojn. Araneoj uzas ampleksan gamon de strategioj por kapti predon: kaptas ilin ĉe gluaj retoj, lazas ilin per gluaj ĵetbuloj, imitante la predon por eviti detekton, aŭ surveturante ilin. Plej detektas predon ĉefe per sentado de vibrado, sed la aktivaj ĉasistoj havas akutan vidkapablon, kaj ĉasistoj de la genro Portia montras indikojn de inteligento en ties elekto de taktikoj kaj kapabloj por disvolvigi novajn. La intestoj de araneoj estas tro mallarĝaj por akcepti solidaĵojn, kaj tiele ili likvidigas ties manĝon inundante ĝin per digestaj enzimoj kaj muelanta ĝin per la bazoj de siaj piedtuŝiloj, ĉar ili ne havas verajn makzelojn.

Masklaj araneoj identigas sin per vario de kompleksa pariĝa ceremonio por eviti esti manĝataj de inoj. Maskloj de plej specioj survivas kelkajn pariĝojn, limigite ĉefe per siaj mallongaj vivodaŭroj. Inoj teksas silkajn ovujojn, ĉiuj el kiuj povas enhavi centojn da ovoj. Inoj de multaj specioj zorgas siajn idojn, por ekzemplo portante ilin aŭ kunhavante manĝon kun ili. Minoritato de specioj estas sociaj, kaj konstruas komunajn retojn kiuj povas esti hejmo de kelkaj ĝis 50,000 individuoj. Socia kutimo gamas el malforta tolero, kiel ĉe la genro de "vidvinoj" Latrodectus ĝis kooperativa ĉasado kaj manĝo-kunhavado. Kvankam plej araneoj vivas ĝis maksimume du jaroj, tarantuloj kaj aliaj migalomorfaj araneoj povas vivi ĝis 25 jarojn en kaptiveco.

Ĉar la veneno de kelkaj specioj estas danĝera al homoj, sciencistoj estas nuntempe esplorante la uzadon de araneveneno en medicino kaj kiel ne-poluaj pesticidoj. Aranea silko havigas kombinon de malpezeco, forto kaj elasteco kiu estas supera al tiu de sintezaj materialoj, kaj la aranesilkaj genoj estis enmetitaj en mamulojn kaj plantojn por vidi ĉu tiuj povas esti uzataj kiel silkofabrikoj. Kiel rezulto de ties ampleksa gamo de kutimoj, araneoj iĝis oftaj simboloj en arto kaj mitologio simbolante variajn kombinojn de pacienco, krueleco kaj kreivaj povoj. Nenormala timego al araneoj estas nomata araneofobio.

  1. Sebastian PA & Peter KV (eld.). (2009) Spiders of India. Universities Press/Orient Blackswan. ISBN 978-81-7371-641-6 [1] Alirita la 6an de Junio 2016.
  2. [2] Alirita la 6an de Junio 2016.
  3. "Currently valid spider genera and species". World Spider Catalog. Natural History Museum Bern. [3] Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2015-11-27.
  4. Foelix, Rainer F. (1996). Biology of Spiders. 198 Madison Ave. NY, New York, 10016: Oxford University Press. p. 3. ISBN 0-19-509593-6.
  5. (2009) “Herbivory in a spider through exploitation of an ant–plant mutualism”, Current Biology 19 (19), p. R892–3. doi:10.1016/j.cub.2009.08.049. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search