Arbustaro

Arbustaro de Monte Capanne sur Elbo, Italujo
Arbustaro en Polujo

Arbustaro estas planta formacio karakterizata de vegetaĵaro ĉefe konstituata el arbustoj, ofte ankaŭ inkluzivante gresojn, herbojn, kaj kriptofitojn. Arbustaro povas nature ĉeesti aŭ rezulti el homa aktiveco. Ĝi povas esti la matura vegetaĵara tipo en specifa regiono, kaj longdaŭre stabiliĝi, aŭ transira formacio kiu tempe ĉeestas kaŭze de perturbo. Stabila stato povas esti persistata per regula natura perturbo kiel incendiopaŝtado. Arbustaro povas esti malkonvena por homa loĝado kaŭze de fajrodanĝero.

Kiam la koncernaj arbustoj plejofte estas dornaj, oni ankaŭ parolas pri veprejo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search