Armadkonkuro

Ĉi tiu artikolo temas pri pliarmigado de pluraj landoj. Por ekonomia fenomeno rigardu la paĝon Konkurenco. Por fenomeno en ekologio legu la artikolon Konkurado (biologio).
poŝtmarko pri la sovetunia nuklee pelita submarŝipo Leninski Komsomol
milita aviadilo B-2 de la usona aer-armeo
usona prezidento Ronald Reagan, konvinkita armadkonkuristo

Armadkonkurokonkura armado estas pliarmigo de du malamikoj, el kiuj ambaŭ volas esti daŭre pli armitaj ol la malamiko. Ĉiu paŝo de pliarmigo de unu partio rezultigas ĉiam iom pli fortan paŝon de la dua partio kaj inverse, tiel ke la reciproka pliarmigo okazas kvazaŭ "aŭtomate" kaj konsumas grandan kvanton da resursoj, sen necese rezultigi militon kiu fine "konsumiĝus" la armilojn. Historia ekzemplo estas la armadkonkuro inter la mar-armeoj de Britio kaj la Germana Regno antaŭ la Unua Mondmilito.

Specife rimarkinda de teknologia evoluo estas la armadkonkuro per la paralela disvolviĝo inter ŝipaj kanonoj kaj marborda artilerio, kaj inter ŝipa artilerio kaj si mem, tra la jarcentoj en la gamo de reciproke pliigado de la pafadkapablo, kaj de la disvolviĝo de la manovraj kaj ŝirmaj kapabloj de la ŝipoj.

Post jaro 1945 grava uzo de ĉi tiu termino celas la konkuran armadon inter la dua militaj blokoj ĉirkaŭ Usono kaj Sovetunio dum la Malvarma Milito, por priskribi la penegojn de la superpotencoj produkti kreskantan stokon de nukleaj armiloj kaj disvolvi ilin de kreskanta distribuo kaj potenco. Carl Sagan priskribis tiun fenomenon kiel du homojn mallevitajn ĝis la kolo en benzina naĝejo, unu kun tri alumetoj kaj alia kun kvin. Tiu fenomeno de la Malvarma Milito finiĝis per la disfalo de Sovetunio dum la jaro 1991.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search