Armea spaco Boletice

Armea spaco Boletice
germane Truppenübungsplatz Boletice, angle: Boletice Military Training Area
armea spaco
Panoramo de la armea spaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vojenský újezd Boletice
Kromnomo: VVP Boletice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Kájov
Historia regiono Bohemio
Situo Armea spaco Boletice
 - alteco 540 m s. m.
 - koordinatoj 48° 49′ 30″ N 14° 13′ 02″ O / 48.82500 °N, 14.21722 °O / 48.82500; 14.21722 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Knížecí stolec
 - alteco 1 232 m s. m.
Areo 165,5 km² (16 550 ha)
Loĝantaro (2024)
Denseco 0 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 682 03
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0312
NUTS 5 CZ0312 545422
Katastraj teritorioj 8
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Boletice
Retpaĝo: www.vojujezd-boletice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Armea spaco Boletice (germane Truppenübungsplatz Boletice, angle Boletice Military Training Area) estas armea spaco en Ĉeĥio situanta okcidente de distrikto Český Krumlov, en Sudbohemia regiono. Daŭre ĉi tie vivas neniu loĝanto. La teritorio de la armea spaco okupas 219,49 km², en supermara alteco 540 m ĝis 1232 m (monto Knížecí stolec). La armea spaco estiĝis per decido de Registaro de Ĉeĥoslovakio el la 6-a de junio 1950 al la 1-a de julio 1950 surbaze de leĝo n-ro 169/1949 Sb., pri la armeaj spacoj (antaŭe ĝi ekzistis kiel soldatejo Boletice ekde la 17-a de majo 1946). Ofico de la armea spaco havas sidejon en Kájov kaj ĝi plenumas krom aliaj ankaŭ funkcion de konstruinspekto kaj matrikulo. La armea spaco Boletice estas eĉ post sia malgrandigo en la jaro 2016 la tria plej granda armea spaco en Ĉeĥio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kájov, Ktiš, Volary, Želnava, Křišťanov, Zbytiny, Nová Pec, Horní Planá kaj Chvalšiny.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search