Armena lingvo

Armena lingvo
Հայերեն / Hajeren
Mapo de disvastiĝo de la lingvo
Mapo de disvastiĝo de la lingvo
moderna lingvonatura lingvo
hindeŭropa lingvaro
Parolata en Argentino, Armenio, Aŭstralio, Azerbajĝano, Barato, Brazilo, Ĉilio, Egiptio, Etiopio, Francio, Grekio, Irano, Jordanio, Kanado, Kartvelio, Kipro, Libano, Montara Karabaĥo, Rusio, Sirio, Turkio, Urugvajo, Usono
Parolantoj 6 700 000
Denaskaj parolantoj ĉ. 6 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por ĉ. 4 milionoj
Skribo armena alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Armenio, Montara Karabaĥo
Reguligita de Language Committee
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 hy
  ISO 639-2
    Bibliografia arm (B), hye (T)
    Terminologia hye
  ISO 639-3 hye
  Glottolog arme1241
Angla nomo Armenian
Franca nomo arménien
Vikipedio
vdr

La armena lingvo (propra nomo: Հայերեն [Hajerēn]) estas izolita grupo apartenanta al la Hindeŭropa lingvaro. La armena estas la ŝtata lingvo de Armenio kaj de la ne agnoskita ŝtato de Arcaĥa Respubliko. La tuta nombro de parolantoj ĉirkaŭ la mondo estas ĉirkaŭ 5,9 - 6,7 milionoj da homoj. Laŭ esplorado de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, la armena estas unu el la 50 plej influaj lingvoj en la mondo.[1]

Estas hipotezo ke la armena havas la plej grandan parencecon kun la greka lingvo. Kune kun kelkaj formortintaj lingvoj (friga, trakia, daka, iliria, kaj peonia), ĝi kuniĝas en la pra-balkana lingva branĉo. Kelkaj esploristoj kredas ke la hipotezo pri la proksima rilato de la greka kaj friga kun la armena ne estas konfirmita en la lingva materialo. Estas indikite, ke la friga plej proksimas al la antikvaj grekaj kaj malnovaj makedonaj lingvoj, ĉar ĝi kombinas pli da trajtoj kun la antikva greka ol kun aliaj hindeŭropaj lingvoj. Modernaj glotokronologiaj studoj faritaj de K. Atkinson, ne konfirmas la ekziston de la greka-armena lingvo.[2]

La armena lingvo havas pli fruan genezon kompare kun la greka. La armena kiel sendependa lingvo ekzistas de la 6-a jarcento a.K. Inter la hindeŭropaj lingvoj estas unu el la plej antikvaj lingvoj. La moderna armena alfabeto estis kreita de Mesrop Maŝtoc en 405 p.K. Nuntempe, la lingvo estas reprezentita de okcident-armenaj kaj orientaj armenaj variantoj.

Dum sia longa historio, distingita en speciala hindeŭropa lingvaro, la armena lingvo poste ekkontaktis kun diversaj hindeŭropaj kaj ne-hindeŭropaj lingvoj - ambaŭ vivaj kaj nun mortintaj - prenante de ili kaj alportante ĝis hodiaŭ multe de tio kio povis konservi rektajn skribajn atestojn. En malsamaj tempoj, la hitita kaj la hurida, urarta, akada, aramea, siria, araba, parta, persa, kartvela, greka kaj latina lingvoj estis en kontakto kun la armena lingvo. Ĉi tiuj datumoj estas aparte gravaj por urartologoj, iranologoj, kartvelistoj, kiuj derivas multajn faktojn el la historio de la lingvoj, kiujn ili studas de la armena.[3]

La armena lingvo havas unikan alfabeton. Ĝi estis kreita de Mesrop Maŝtoc en 405. Maŝtoc, kun la intenco krei la armenan alfabeton, ekzamenis kelkajn el la manuskriptoj skribitaj en fremdaj lingvoj vojaĝante al la urboj Dijabakiro, Urfa kaj Samosat, kaj malkaŝante la armenajn literojn en 405. La kreo de la alfabeto ankaŭ donis la renaskiĝon de literaturo kaj la fundamento de ora epoko en la armenlingva literaturo. La kreado de la armena alfabeto ne nur donis skribsistemon al la lingvo, sed normigis ĝin.[4]

  1. Hrach Martirosyan. The place of Armenian in the Indo-European language family: the relationship with Greek and Indo-Iranian. Journal of Language Relationship • Вопросы языкового родства • 10 (2013) • Pp. 85—137
  2. Sanjian, Avedis K.. (1996) “The Armenian Alphabet”, The World's Writing Systems. Oxford University Press. ISBN 9780195079937. “...Classical (Grabar), Middle, and Modern: two mutually intelligible literary dialects, East and West Armenian.”.
  3. Campbell, George. (2003) “Armenian, Modern Standard”, Concise Compendium of the World's Languages. Routledge. ISBN 9781134720279. “This second form is known as Western Armenian; Eastern Armenian is the written and spoken language used in the CIS. The two forms are mutually intelligible, indeed very close to each other.”.
  4. "Armenia as Xenophon Saw It", p. 47, Historio de Armenio. Vahan Kurkjian, 2008

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search