Arnulfidoj

La Arnulfidoj estis la membroj de familio el la franka nobelaro de Aŭstrazio originanta agnate de Arnulfo, episkopo de Metz de 613 ĝis 626. Tiu familio kuniĝis kun la pipinidoj per la geedziĝo de Ansegisel kaj Begga. Ilia nepo Karolo Martelo estos la patro de la unua karolida reĝo Pipino la pli juna. La idoj laŭ agnata linio de Arnulfo de Metz estas do nomitaj arnulfidoj, ĝis Karolo Martelo ekde kiu oni parolas pri karolidoj. Tamen, pro la fakto ke la lastaj arnulfidoj prenis nomojn, grandan parton de sia povo kaj de sia prestiĝo el siaj kognataj prauloj, iuj aŭtoroj erare nomis ilin pipinidoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search