Arondismentoj de Parizo

La 20 arondismentoj de Parizo.

Parizo estas subdividita en 20 arondismentoj (distriktoj), kiuj estis kreitaj en 1860 de Napoleono la 3-a post la plivastigo de la teritorio de la franca ĉefurbo. Ĉiu arondismento havas urbestron kaj municipan konsilion, kvankam Parizo ankaŭ havas urbestron por la tuta urbo. Ĉiu arondismento konsistas el kvar administraj kvartaloj.

La parizaj arondismentoj estas tute malsamaj ol la departementaj arondismentoj, kiuj estas aliaj administraj subdividoj de Francio.

En Francio, nur Liono kaj Marsejlo estas same subdividitaj laŭ arondismentoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search