Artefarita satelito

Artefarita satelitoartsatelito [1]nenatura satelitosputniko estas artefarita ĉielkorpo, rivoluanta ĉirkaŭ natura planedosatelito. Por akiri la staton de artefarita satelito, la kosmobjekto devas atingi la unuan kosman rapidon sed ne superi la duan kosman rapidon, karakterizan je la koncernata natura ĉielkorpo. Tiam la rivoluado okazas sur elipsa orbito.[2]

La unuan artsateliton de la Tero (Sputnik-1) oni lanĉis en 1957, la unuan de la Luno (Luna-10) en 1966, la unuan de Marso (Mariner-9) en 1971, la unuan de Venuso (Venera-9) en 1975.

En 1980, ĉirkaŭ la Tero rivoluis 900 kompletaj artsatelitoj kaj ĉirkaŭ 1000 disiĝintaj, deŝiriĝintaj eroj.

Aplikaj satelitoj kolektas datenojn pri la Tero (Tera observa satelito, meteologia satelito, skolta satelito, scienca satelito ktp) aŭ provizas subtenan funkcion por surteraj agadoj (telekomunika satelito, navigacia satelito ktp).

Spionsatelito (plej ofte nomita oficiale satelito de rekognosko) estas artefarita satelito de observado surtera aŭ de komunikado dediĉita al militista aŭ spiona uzado.

  1. Plena Ilustrita Vortaro
  2. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search