Tiu ĉi artikolo temas pri la tropika insulo Ascension. Pri la meksika komunumo vidu la tekston Ascensión. |
Ascension | ||
---|---|---|
Satelita bildo de Ascension | ||
insulo • administra teritoria unuo • Britaj transmaraj teritorioj | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Geografia situo | 7° 56′ S, 14° 22′ U (mapo)-7.9402777777778-14.369722222222859Koordinatoj: 7° 56′ S, 14° 22′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 14 km | |
Larĝo | 12 km | |
Areo | 91 km² | |
Plej alta loko | The Peak 859 m | |
Loĝantaro | 885 (2008) 9,7 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Georgetown | |
Topografia mapo de Ascension | ||
Ascension (esperantigite ĉielira insulo) estas malgranda tropika insulo en la suda Atlantika Oceano inter Afriko kaj Sudameriko. Ĝi apartenas al la transmara teritorio Sankta Heleno dependa de Britio. La ĉefurbo de Ascension nomiĝas Georgetown. Kiel valuto uziĝas la sankthelena pundo.
La insulo havas la geografiajn koordinatojn 7° 56′ sude, 14° 22′ okcidente kaj situas inter la kontinentoj Afriko kaj Sudameriko. Ĝi kovras areon de proksimume 91 km².
En la interreto la insulo havas propran adresofinaĵon: .ac.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search