Asocio (psikologio)

Ĉi tiu artikolo temas pri psikologia fenomeno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Asocio (apartigilo).

Asocio estas ajna ligo lernita inter iuj du objektoj. Laŭ PIV ĝi signifas "Aro da kunligitaj diversaj aferoj, kiuj kvazaŭ alkroĉiĝas unu al alia: tiu poemo prezentas strangan asocion de ideoj"[1]

La asociado ligas objektojn kiuj povas esti de malsamaj tipoj - faktoj, ideoj, agoj, bildoj, stimuloj kaj reagoj, memoroj, kaj similaj. En lernaj teorioj asocio estas difinita kiel ligo inter stimuloj kaj reagoj, kaj ne nepre inter du memoroj kiuj povas esti elprenitaj al la konscion. Plejparto de ĉi tiuj teorioj estis influitaj de la kondutismo en psikologio, skolo kiu studas la malkaŝan konduton de bestoj kaj homoj.

  1. NPIV [1] Alirita la 10an de januaro 2021.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search