Atestantoj de Jehovo

Atestantoj de Jehovo
emblemo
konfesio
Komenco 1881 vd
Antaŭe International Bible Students vd
Sidejo Warwick
Fondinto(j) Charles Taze Russell vd
Posedatoj WCFO • WMLB vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts
vdr
Organizaĵo

Reganta Korpo
Komitatoj
Societo Gardoturo

Kunteksto

Restaŭrismo
Miljarismo
Asocio de Bibliostudantoj

Doktrinoj

Biblia Tetragramo
Jesuo kaj Mikaelo
Eterna vivo
Mondofino

Praktiko kaj diservo

Bapto
Predikado
Regnohalo de la Atestantoj de Jehovo

La Kristana Kongregacio de Atestantoj de Jehovo aŭ simple la Atestantoj de Jehovo estas restaŭrisma[1] , miljarisma[2] kristana[3] kongregacio[4]. La organizaĵo raportas tutmondan anaron de pli ol 8,6 milionoj da atestantoj implikitaj en la evangeliado[5]. Ili raportas kongresaliĝon de pli ol 12 milionoj, kaj ĉiujaran partoprenon en la Memorado de la Morto de Kristo pli ol 20 milionoj da homoj en la tuta mondo[6][7]. Ili estas estritaj de la Reganta Korpo de la Atestantoj de Jehovo kiu ekzercas aŭtoritaton sur ĉiuj doktrinaj aferoj. Atestantoj bazas siajn kredojn sur la Biblio, kaj preferas sian propran tradukon, la Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj[8]. Ilia ĉefa instruo estas la neevitebla baldaŭa detruo de ĉi mondo per la Armagedono kaj la establiĝo de la Regno de Jehovo sur la Tero kiel nura solvo por la problemoj de la tuta homaro[9].

La grupo naskiĝis el la Movado de studantoj de la Biblio, fondita en la malfrua 19-a jarcento de Charles Taze Russell, sub la nomo Zion's Watch Tower Bible and Tract Society. La nomo estis prenita de Jesaja 43:10-12, adoptita en la jaro 1931. Post skismo en la movado, la filio kiu konservis kontrolon de la socio entreprenis signifajn organizajn ŝanĝojn, alportante ĝian aŭtoritato-strukturon kaj metodojn de evangeliismo sub centralizita kontrolo.

La atestantoj de Jehovo estas tre konataj pro la pord-al-porda predikado de la Bona novaĵo, distribuado de literaturo kiel ekzemple la revuoj La Gardoturo kaj Vekiĝu!, kondukado de senpagaj hejmaj biblistudoj, pro la rifuzo je militservo kaj sangotransfuzoj eĉ en vivminacaj situacioj kaj insistado pri sensangaj kuracmetodoj . Ili instruas, ke la uzo de la nomo Jehovo estas pli adorinda kaj menciinda ol simple "Dio", "Sinjoro" aŭ "Eternulo". Ili malakceptas la Triunuon, senmortecon de la animo, kaj purgatorion, kiuj por ili estas nebibliaj doktrinoj. Atestantoj de Jehovo ne celebras festojn kiel ekzemple Kristnaskon, Paskonnaskiĝtagojn pro ties paganaj originoj. La anoj ofte nomas sian doktrinaron kiel "la Vero", kaj diras ke ili troviĝas "en la Vero". La atestantoj de Jehovo rigardas laikan socion kiel lokon de morala poluado sub la influo de Satano, kaj limigas sian socian interagadon kun ne-atestantoj.

Ekzistas almenaŭ du libroj de la Atestantoj de Jehovo en Esperanto: Kie estas la mortintoj?: La respondo de la Biblio (Where are the dead?) kaj Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos (tradukita en 1922). Ambaŭ librojn verkis Joseph Franklin Rutherford.

  1. "Mankind’s Millennium Under God’s Kingdom—Why Literally So", The Watchtower–April 15, 1967
  2. Stark et al. (1997). “Why Jehovah's Witnesses Grow So Rapidly: A Theoretical Application”, Journal of Contemporary Religion 12 (2), p. 133–157. doi:10.1080/13537909708580796. 
  3. Religious Tolerance.org. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2000-05-11. Alirita 2010-12-17. BeliefNet. Adherents.com. Arkivita el la originalo je 2007-07-07. Alirita 2010-12-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-24. Alirita 2022-04-04. Statistics on Religion.
  4. Religion & Ethics Jehovah's Witnesses. Major Christian Denominations. Arkivita el la originalo je 2010-03-07. Alirita 2010-12-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-07. Alirita 2010-12-17. The American Heritage Dictionary.
  5. Jehovah's Witnesses Official Web Site: About Jehovah’s Witnesses. Office of Public Information of Jehovah's Witnesses. “While other religious groups count their membership by occasional or annual attendance, this figure reflects only those who are actively involved in the public Bible educational work [of Jehovah's Witnesses].”.
  6. "Guided by God's Spirit", Awake!, June 2011, page 32, "In 2011, more than 12 million people attended over 3,200 of such conventions!"
  7. Statistics at Jehovah's Witnesses official website, 2010.. Arkivita el la originalo je 2012-12-04. Alirita 2010-12-17.
  8. Alan Rogerson, Millions Now Living Will Never Die, Constable, 1969, page 123.
  9. (2007) “Jehovah's Witness”, Britannica Concise Encyclopedia. Encyclopedia Britannica, Inc.. ISBN 978-1-59339-293-2.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search