Atmosfera elektro

Fumo el nubo al tero en la elektra cirkvito planeda de la atmosfero. Kutime fulmoj elŝargas ĉirkaŭ 30.000 amperojn, ĝis ĉirkaŭ 100 milionojn de voltoj, kaj elsendas lumon, radiondojn, Ikso-radiojn, kaj eĉ Gama-radiojn.[1] La temperaturoj de fulmo povas alproksimiĝi al 28.000 kelvinoj kaj la elektrona denseco povas superi 10^24/m^3.

La atmosfera elektro estas la dumtaga ŝanĝado de la elektromagneta reto de la atmosfero (aŭ, pli ĝenerale, ĉiu ajn elektra sistemo en la atmosfero de planedo). La surfaco de la Tero, nome la jonosfero, kaj la atmosfero estas konataj kiel la “tutmonda atmosfera elektra cirkvito”. La atmosfera elektro estas multfaka temo.

Ĉiam estas libera elektro en la aero kaj en la nuboj, kiu agas per indukto super la tero kaj super la elektromagnetaj aparatoj.[2] La eksperimentoj pruvis ke ĉiam estas libera elektro en la atmosfero, kiu foje estas negativa kaj aliaj fojojn estas pozitiva, sed plej ofte estas ĝenerale pozitiva, kaj la intenseco de tiu libera elektro estas pli granda meztage ol matene aŭ nokte kaj estas pli granda vintre ol somere. Dum bona vetero, la potencialo pligrandiĝas laŭ la alteco en unu indico, laŭ kelkaj fakuloj, de ĉirkaŭ 100 voltoj por metro.[3]

  1. Vidu Flashes in the Sky: Earth's Gamma-Ray Bursts Triggered by Lightning
  2. Richard Spelman Culley, A Handbook of Practical Telegraphy. Longmans 1885. Paĝo 104
  3. The Encyclopedia Americana; A library of universal knowledge. (1918). New York: Encyclopedia Americana Corp. Paĝo 181.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search