Aviceno

Aviceno
Desegno de Aviceno el 1271
Desegno de Aviceno el 1271
Persona informo
ابن سینا
Naskonomo perse ابن سينا
arabe ابن سينا, Ibn Sīnā
latine Avicenna
greke Aβιτζιανός
Naskiĝo 30-an de novembro 979 (0979-11-30)
en Afŝana, Transoksiano, Samanida Imperio
Morto 18-an de junio 1037 (1037-06-18) (57-jaraĝa)
en Hamadano, Kakuyids
Tombo Avicenna Mausoleum (en) Traduki 34° 47′ 30″ Nordo 48° 30′ 47″ Oriento / 34.79153 °N, 48.51317 °O / 34.79153; 48.51317 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabapersa vd
Loĝloko Ray • BuĥaroUrgenĉoGurganHamadano vd
Ŝtataneco Samanida Imperio
Ziyarid dynasty (en) Traduki
Bujidoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
matematikisto
kemiisto
etikisto
islamjuristo
fizikisto
kuracisto
muzika teoriisto
poeto
astronomo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino, aromoterapio, filozofio, logiko, Kalam, poezio, teologio, terscienco, filozofio de scienco, fiziko, psikologio, astronomio, kemio, geologio kaj meĥaniko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kanono de Medicino ❦
La Libro de Kuraco ❦
Al-isharat wa al-tanbihat vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

AvicenoIbn Sīnā (perse ابن سينا, arabe ابن سينا, Ibn Sīnā, latine Avicenna, greke Aβιτζιανός; naskiĝis la 16-an de aŭgusto 980 en Afŝana, mortis la 18-an de junio 1037 en Hamadan) estis persa filozofo, kuracisto kaj astronomo.

Krome oni povas konsideri lin ankaŭ matematikisto, fizikisto, kemiisto, poeto, psikologo, teologo, islam-fakulo, Koran-fakulo, soldato kaj politikisto kaj do fakte li estis siatempa saĝulo.[1]

Monumento pri Ibn Sina (Aviceno) en Duŝambo (Taĝikio).

Lia kompleta arablingva nomo estas أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Supera Majstro (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Raʾīs). Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko. Li verkis ĉirkaŭ tridek librojn pri diversaj temoj, ĉefe pri filozofio kaj medicino. La plej famaj estas La libro de la kuracado kaj La kanono de medicino, konata ankaŭ kiel Kanono de Aviceno. Liaj disĉiploj nomis lin aŝ-Ŝajĥ ar-Raʾīs, tio estas 'princo de la saĝuloj', la plej granda de la kuracistoj, la Majstro laŭ antonomazio, aŭ la tria Majstro (post Aristotelo kaj Al-Farabi). Li estas unu el la ĉefaj kuracistoj de ĉiuj tempoj.

  1. Biografio en cifereca gazeto arteHistoria [1] Konsultita en la 8-an de julio 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search