Azeroj en Irano

Azeroj en Irano
ethnic group by residency • etno
Azerbajĝananoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
azerbajĝana lingvopersa lingvo
Religio
Ŝijaismosunaismo
vdr
la precipa vivregiono de la azeroj en Irano jen violkolore

La termino azeroj en Irano (azerbajĝane ایران آذربایجانلیلاری - Iran azərbaycanlıları) grupigas la civitanojn de la ŝtato Irano de azera etneco kiuj parolas la azeran lingvon (aŭ azerbajĝanan lingvon) kiel sia gepatra lingvo.

Azeroj konsistigas la duan plej grandan etnon en la ŝtato, signife pli multnombran ol ĉiuj aliaj etnoj, kaj konsistigas senkompare la plej grandan etnan malplimulton. [1] Krome, la plej granda nombro de etnaj azeroj en la mondo loĝas en Irano, grupo signife pli multnombra ol tiu en la najbara respubliko Azerbajĝano.

Iranaj azeroj precipe vivas kiel indiĝenoj de la regiono Irana Azerbajĝano inkluzive de la provincoj Orienta Azerbajĝano, Ardabilo, Zanĝano kaj Okcidenta Azerbajĝano, kaj en malpli grandaj numeroj ankaŭ troveblas en aliaj provincoj kiel irana Kurdistano, Kazvino, Hamadano, Gilano, Markazio kaj Kermanŝaho. Iranaj azeroj ankaŭ konstituigas signifan malplimulton en la urboj Teherano, Karaĝ kaj en aliaj partoj de la lando.

  1. (angla) Brenda Shaffer. The Limits of Culture: Islam and Foreign Policy (angle: la limoj de kulturo: islamo kaj eksterlanda politiko, eldonejo MIT Press, 2006, ISBN 0262195291 paĝo 229

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search