Bagavadgito

Bhagavadgíta
hindua teksto • skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Vjaso
Lingvoj
Lingvo sanskrito
Eldonado
vdr

Bagavadgito (sanskrite भगवद्गीता, signifante la kantado de Dio, ofte mallongigite simple kiel Gita) estas la precipa religia instruo de hinduismo, predikita de Kriŝno kaj konsistiganta ĉapitron de la Mahabarato. (PIV)

Unu el la precipaj verkoj el la Antikva Tempo estas la eposo Mahabarato. Ĝi estas la dua plej longa literatura verko en la mondo, post la kirgiza Epopeo de Manas. Oni atribuas ĝian redakton al la saĝulo Vjaso. Ĝia centmil versoj ĉefe temas pri milito. Tamen, oni apartigas unu ĉapitron, kiel religia kerno de la libro: la Bagavadgito. Ĝi estis verkita inter la 4a jarcento a.K. kaj la 2a de nia erao.

Bagavadgito temas pri la doktrino de reenkarniĝo.

La libro prezentas sin kiel dialogo inter Arĝuno, unu generalo, kaj Kriŝno, lia ĉarkondukanto. Arĝuno haltigis sian veturilon inter la du batalontaj armeoj kaj rekonas parencanojn kaj amikojn en la kontraŭa tendaro. Li ne volas mortigi ilin. Malespero regas lin. Sed Kriŝno kuraĝigas lin. Li prezentas la doktrinon de senmorteco, kaj revelacias sin kiel enkorpiĝon de dio mem. La kerno de lia instruo estas malinteresita agado farita pro devo, sed kiu ankaŭ estas la vojo al mensoliberigo el la karmo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search