Balfour-deklaro

Balfour-deklaro
public statement • dokumento
Aŭtoroj
Aŭtoro Arthur Balfour, Lionel Walter Rothschild, Leo Amery, Alfred Milner, 1st Viscount Milner
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Balfour-deklaro (2-a de novembro 1917) estis deklaro, ke la britoj apogas establon de nacia hejmo por la juda popolo en Palestino („the establishment in Palestine of a national home for the Jewish people”). La deklaro okazis en formo de letero, kiun skribis la brita eksterafera ministro Arthur James Balfour al Lionel Walter Rothschild, (barono Rothschild la 2-a), gvidanto de la brita judaro.

La Balfour-deklaro okazis danke al daŭraj streboj de la londonaj cionismaj gvidantoj Ĥajim Vajcman kaj Naĥum Sokolov, sed ĝi ne plenumis centprocente la dezirojn de la judoj, kiuj volis restarigi Palestinon kiel judan nacian hejmon.

Ĝi asertis la jenon: "La registaro de Lia Reĝa Moŝto rigardas kun favoro la fondon de Nacia Hejmo por la Hebrea Popolo en Palestino, kaj faros sian eblon por faciligi la atingon de tiu ĉi celo, kun klaresprimita kompreno, ke nenio estos farata, kio povus malutili al la ekzistantaj civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-hebreaj komunumoj en Palestino aŭ al la rajtoj kaj politika leĝostato, kiujn la Hebreoj ĝuas en iu alia lando."

La deklaro aparte akcentis, ke ne povas okazi tiuj paŝoj, kiuj vundas la civitajn kaj religiajn rajtojn de la palestinaj nejudoj, malatente pri tio, la deklaro vekis pasiajn esperojn inter la cionistoj kaj ŝajnis plenumi la volojn de la Cionisma Monda Asocio. La brita registaro esperis, ke – je efiko de la deklaro – la judoj apogos la britajn pretendojn (ankaŭ en Usono) por certigi la Suezan kanalon en Egiptio.


La celo de la Deklaro

https://www.bbc.com/afrique/monde-67297653

La brita registaro esperis, ke tiu deklaro helpus klini judojn, precipe tiujn vivantajn en Usono, en favoro al la Aliancanoj dum la Unua Mondmilito (1914-1918). Laŭ kelkaj historiistoj, la britaj gvidantoj kredis, ke la juda komunumo havis sufiĉe da ekonomia potenco kaj da influo en internacia financo, por helpi ilin al gajno de la milito.

Aliaj fakuloj diras, ke Britio ankaŭ serĉis fortan piedtenejon en Mezoriento, kiam la milito estos finiĝinta. Kiaj ajn la specifaj instigoj, kiuj kondukis al la redaktado de tiu deklaro, ĝia influo estis decida en la disvolvado de la okazaĵoj, kiuj rezultigis la kreadon de la Ŝtato Israelo en 1948 kaj al la posta delokiĝo de centoj da miloj da palestinanoj en la regiono.

Por la israelanoj, la Balfour-deklaro estas la dokumento, kiu naskis la revon de nacio sur la loko mem de la antikva lando de Israelo, dum vidpunkte de la palestinanoj ĝi estas la komenco de ilia sufero, kiu daŭras ĝis hodiaŭ.

Ĉi-lastaj eĉ kritikas la fakton, ke ili ne estis nomitaj en la dokumento, kiam temas pri "la ne-hebreaj komunumoj en Palestino".

Post la malvenko de la Otomana Regno fine de la Unua Mondmilito, la Balfour Deklaro estis aprobita de la Aliancanoj, kaj inkludita en la Brita Mandato por Palestino, poste adoptita far la Ligo de Nacioj (antaŭulo de la Unuiĝintaj Nacioj) en julio 1922,  metante oficiale la Unuiĝintan Regnon komisiita, por administri la rilatajn teritoriojn.

En la 1930-aj jaroj, la araba popolo vivanta en la areo iĝis ĉiam pli nekontenta pro la rapida pliiĝo de la juda loĝantaro, kaj sekve perforto inter la du komunumoj intensiĝis.

Por estingi la protestojn, la britoj decidis trudi kvotojn al la juda enmigrado, sed post la fino de la Dua Mondmilito, premo al kreado de juda ŝtato pliiĝis, tiom pli ke la hororoj de holokaŭsto estis rivelitaj. Ĉe noktomezo de la 14a de majo 1948, la Brita Mandato por Palestino eksvalidiĝis, kaj la britoj oficiale forlasis la teritorion. La saman tagon, Israelo deklaris sian sendependecon.

La Balfour-deklaron apogis eĉ al la gvidantoj de la Triopa Entento kaj al la Ligo de Nacioj donis al Britio la mandaton pri Palestino (24-a de julio 1922).

En majo de 1939, la brita registaro ŝanĝis sian politikon: ĝi proponis en blanka libro la limigon de la enmigrintoj je 75.000, kaj la enmigrado finiĝu je 1944. La cionistoj kondamnis la novan politikon kaj akuzis Brition pri favorigo de la palestinaj araboj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search