Banano

Bananoj vendata en superbazaro.
Pizango kaj pizangujo.

Banano estas malrekta frukto multe produktata en la tropikaj landoj. Ĝenerale kiam matura estas flavkolora, sed estas varioj kun malsamaj koloroj, eĉ ruĝa. De sia sudorienta origino, la banano multe vojaĝis, ĝis atingi Afrikon, la insulojn de la Pacifiko kaj fine Sudamerikon. En multe da landoj oni konsideras la bananon kiel esencan eron de la nutraĵaro.

La vorto "banano" devenas el la volofa lingvo.[1]

La fruktoj ariĝas en grapolo kiu povas esti pli ol 1 m longa. La grapolo formiĝas de diversaj fruktaroj kiuj en kelkaj lingvoj oni nomas "manon", ĉar la fruktoj sidas sur ĝi kvazaŭ fingroj. Plej gravaj specioj estas (Musa sapientum, L.) kun multe da kulturataj varioj kaj la kuirbanano (M. parasidiaca) tiu ĉefe manĝata post kuirado aû fritado. Ĉiuj el ili el la genro Musa.

La banano nekontesteble viciĝas inter la plej gravaj tropikaj fruktoj. Dum 1992 la tutmonda produktado estis 66 milionoj da tunoj: nur la produktado de citrusoj ĝin superis. La matura banano enhavas grandajn kvantojn da kalio kaj da sukero. La frukto estas tre energidona (po 375 kJ je 100 gramoj) kaj bone digestebla pro sia eta grasa enteno. Tial ĝi estas plej ofte krude manĝata. En la bananplantejo oni plukas la bananojn kiam ili ankoraŭ verdas. Malpli fragilaj ol la maturaj fruktoj, ili posvas pli bone elteni la transportadon. La bananoj tuj vojaĝas al distribucentroj (eksportmerkatejoj) kie la maturado estas kelkfoje plirapidigata per konservado en eteno. Naturkondiĉe tiu karbonhidrogeno estas farata de la planto mem.

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj onlineetym; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search