Bank of America

Bank of America
Bank of America Corporation
kredita institucio • negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1998 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo FleetBoston Financial
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Amadeo Giannini vd
Sidejo Bank of America Financial Center
Lando Usono
Estr(ar)o Brian Moynihan
Dungitoj 204 000 (stato: 2018)
Agokampo kreditoasekuro • asset management • financaj servoj
ISIN-kodo US0605051046
Posedata de Berkshire HathawayThe Vanguard GroupBlackRock vd
filiaj kompanioj Merrill Lynch • Bank of America Merrill Lynch • Endeavour Foundation • 1st Franklin Financial • Incapital • Seafirst Bank vd
Posedataj kompanioj 108 North State Street • Bank of America Center • Bank of America Plaza • Fifth Third Center • Stephen Sondheim Theatre • Turo de Banko de Ameriko • Merrill Lynch • Bank of America Plaza • Bank of America Financial Center • Bank of America Center • Second Severn Crossing vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Bank of America Corporation (mallongigita kiel BofA) estas usonbazita multnacia kompanio de investa bankado kaj de financaj servoj kun sidejo en Charlotte, Norda Karolino, kun centraj oficejoj en Novjorko, Londono, Hongkongo, Mineapolo, kaj Toronto. Bank of America[1] estis formita pere de la akiro fare de NationsBank de BankAmerica en 1998. Ĝi estas la dua plej granda banko en Usono, post JPMorgan Chase.[2][3] Kiel parto de la "Kvar Granduloj", ĝi servas proksimume al 10.73% el ĉiuj usonaj bankaĵoj, en rekta konkurenco kun Citigroup, Wells Fargo, kaj JPMorgan Chase. Ties unuarangaj financaj servoj temas pri komerca bankado, administrado de riĉaĵoj kaj investiga bankado.

Ĝiaj akcioj notiĝas en la Novjorka Borso kaj Tokia Akcia Borso. Nuntempe, ĝia ĉefa afergvida oficisto nomiĝas Brian Moynihan.

  1. En Esperanto estus Banko de Ameriko, sed fakte kun la signifo de Banko de Usono.
  2. Holding Companies with Assets Greater Than $10 Billion. Federal Financial Institutions Examination Council.
  3. Yahoo! Finance.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search