Bankoko

Panorama vido de la urbocentro de Bankoko
Panorama vido de la urbocentro de Bankoko
Bankoko (= Bangkoko)
taje กรุงเทพมหานคร
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: taje กรุงเทพมหานคร
Ŝtato Tajlando Tajlando
Historiaj regionoj Reĝlando Ajuthajo, Reĝlando Rattanakosin
Rivero Menam-Ĉao-Praja
Situo Bankoko
 - koordinatoj 13° 45′ 08″ N 100° 29′ 38″ O / 13.75222 °N, 100.49389 °O / 13.75222; 100.49389 (mapo)
Areo 1 568,737 km² (156 873,7 ha)
 - de metropolo 7 761,50 km² (776 150 ha)
Loĝantaro 9 100 000 (2010)
 - de metropolo 11 971 000
Denseco 5 800,84 loĝ./km²
 - de metropolo 1 542 loĝ./km²
Fondita 21-a de aprilo 1782 kiel ĉefurbo
Estro Chadchart Sittipunt

(ekde 22-a de majo 2022)

Horzono Tempo en Tajlando (UTC+7)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +66-2
ISO 3166-2:TH TH-10
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Tajlando
Situo enkadre de Tajlando
Situo enkadre de Tajlando
Partoj de la urbo
Partoj de la urbo
Partoj de la urbo
Vikimedia Komunejo: กรุงเทพมหานคร
Retpaĝo: www.city.bangkok.go.th
Map
Parko Lumphini en Bankoko

BankokoBangkoko[1] (angle Bangkok; taje กรุงเทพมหานคร: , Krung Thep Mahanakhon; mallonge กรุงเทพฯ, Krung Thep aŭ Krung-Tep) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Tajlando. En 2010, ĝi havis 8,280,925 loĝantojn. Tio estas ĉirkaŭ 12.6 procento de la landa loĝantaro. Ĉirkaŭ 14 milionoj da personoj (22.2 procento) loĝas ene de la ĉirkaŭa Bankoka Metropola Regiono, kio faras Bankokon tre ĉefa urbo, nanigante aliajn urbajn centrojn de Tajlando laŭ kriterioj de graveco. La urbo situas ĉe la orienta flanko de la rivero Ĉao Fraja en kies delto ĝi okupas 1,568.7 kvadratajn kilometrojn.

Bankoko datigas siajn radikojn el malgranda komercejo dum la Ajuthaja Regno en la 15-a jarcento, kiu poste kreskis laŭ grando kaj iĝis la loko de du ĉefaj urboj: Tonburi en 1768 kaj Rattanakosin en 1782. Bankoko estis ĉe la kerno de siama (Tajlando estis tiam konata sub la nomo Siamo) modernigo, dum la fino de la 19-a jarcento, kiam la lando frontis premojn el Okcidento. La urbo estis la centro de la tajlandaj politikaj luktoj, laŭlonge de la 20a jarcento, kiam la lando nuligis absolutan monarkion, adoptis konstitucian regadon kaj suferis nombrajn puĉojn kaj kelkajn insurekciojn. La urbo kreskiĝis rapide dum la 1960-aj al la 1980-aj jaroj kaj nune faras gravan efikon al la politiko, ekonomio, edukado, amaskomunikiloj kaj moderna socio de Tajlando.

La plena, oficiala nomo de la urbo estas กรุงเทพมหานคร อมรรัตนโกสินทร์ มหินทรายุธยามหาดิลก ภพนพรัตน์ ราชธานีบุรีรมย์ อุดมราชนิเวศน์ มหาสถาน อมรพิมาน อวตารสถิต สักกะทัตติยะ วิษณุกรรมประสิทธิ์, Krung Thep Mahanakhon Amon Rattanakosin Mahinthara Ayuthaya Mahadilok Phop Noppharat Ratchathani Burirom Udomratchaniwet Mahasathan Amon Piman Awatan Sathit Sakkathattiya Witsanukam Prasit (), la plej longa urbonomo en la mondo. Ĝi signifas :«Anĝelurbo, urbego, loĝloko de smeralda Budho, nekaptebla urbo de Dio Indro, granda mondĉefurbo ĉizelita per naŭ gemoj, feliĉa urbo, donema en la grandega Reĝa Palaco simila al la ĉiela domo, regejo de la reenkarniĝinta dio, urbo dediĉita al Indro kaj konstruita de Viŝnukarno.» Tiu nomo estis listita en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longa lokonomo de la mondo, kun 168 literoj.[2] La tajlandaj lernejanoj devas lerni la kompletan nomon, kvankam malmultaj povas klarigi la signifon ĉar multaj vortoj estas arkaikaj, kaj konataj de malmultaj.

La forta investaltigo en Azio en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj kondukis al multaj multnaciaj firmaoj setligi siajn mondoregionajn sidejojn en Bankoko. La urbo estas nune mondoregiona forto en financoj kaj negocoj. Ĝi estas internacia kerno por transporto kaj sanzorgo, kaj elstariĝis kiel centro por artoj, modo, kaj distrado. La urbo estas fama pro sia surstrata vivo kaj kulturaj mejloŝtonoj, same kiel pro siaj ruĝ-lumaj distriktoj. La Granda Palaco kaj la budhismaj temploj kiel tiuj de Ŭat Arun kaj de Ŭat Fo staras kontraste kun aliaj turismaj allogaĵoj kiel la noktovivaj scenejoj de la stratoj Ĥaosan kaj Patpong. Bankoko estas inter la plej pintaj turismaj celoj, kaj estis nomumita la plej vizitata urbo en kelkaj listigoj.

La rapida kresko de Bankoko kun malmulta urboplanado rezultis en malorda urbo kaj netaŭga infrastrukturo. Malbonkvalita reto de ŝoseoj, spite etendan reton de aŭtoŝoseoj, kun esenca uzado de privataj aŭtoj, kondukis al kronika kaj kripla trafika kongesto, kio siavice okazigis teruran aerpoluadon, ĉefe en la 1990-aj jaroj. Ekde tiam la urbo turniĝis al publika transporto kiel klopodo por solvi la problemon. Kvin rapidaj trafiklinioj estas nune funkciantaj, kaj pliaj sistemoj estas konstruataj aŭ planitaj de la nacia registaro kaj de la Bankoka Metropola Administracio.

  1. Bangkoko en Plena Ilustrita Vortaro
  2. "Record Application Search". Guinness World Records. Alirita la 27an de aprilo 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search