Bankroto

Averto ĉe montrofenestro pri fermo de vendejo pro ebla bankroto
Evoluo de bankrotoj en Germanio en 1970

Bankroto estas leĝe konstatita nepovo pagi siajn ŝuldojn. En tiu senco ĝi estas preskaŭ sinonimo de nesolventeco aŭ de pagĉesigo. En kelkaj landoj bankroto signifas aldone fraŭdon kontraŭ leĝoj, kiuj protektas kreditorojn okaze de nesolventeco.

En la plej multaj landoj ekzistas leĝoj pri bankroto, kiuj havas precipe tri celojn:

  • malhelpi, ke debitoro profitu el ŝajnigita nesolventeco aŭ provoku nesolventecon per nepravigeblaj ekonomiaj riskoj (ekz. certaj spekuladoj);
  • certigi, ke ĉiuj kreditoroj de nesolventulo egale aŭ en leĝe regulita rangordo profitu de la restantaj havaĵoj de la bankrotinto;
  • ebligi, ke bankrotinto liberiĝu de siaj ŝuldoj kaj havu la ŝancon je "nova komenco".

Deklaro de bankroto kutime signifas, ke

  • oficiala administranto transprenas la negocojn de la nesolventulo
  • la nesolventulo ne plu rajtas komerci aŭ disponi pri siaj posedaĵoj
  • unuopaj kreditoroj ne plu rajtas fari individuajn interkonsentojn kun la nesolventulo

Etimologio: La vorto bankroto devenas el la itala lingvo, en kiu banca rotta origine signifas "rompita (servo)tablo". Laŭtradicie la servotablon (banca) de nesolventa monŝanĝisto ("bankisto") oni rompis por indiki, ke li ne plu komercas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search