Bantua lingvaro

La proksimuma distribuo de la bantuaj lingvoj (oranĝe) ene de aliaj afrikaj lingvoj.

La bantua lingvaro estas subgrupo de la volta-kongo-branĉo de la niĝerkonga lingvaro. Ekzistas proksimume 500 bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj de proksimume 200 milionoj da homoj. Ili disvastiĝis en la tuta meza kaj suda Afriko kaj tie en ĉiuj ŝtatoj estas la plej multe parolataj lingvoj, ankaŭ se kiel oficiala lingvo plej ofte ankoraŭ estas uzata la angla, francaportugala.

En la nordokcidento la bantu-regiono limas al la ceteraj niĝerkongaj lingvoj, en la nordoriento al nilosaharaj kaj afrik-aziaj (pli precize kuŝidaj lingvoj). En la sudokcidento la kojsanaj lingvoj formas enklavon de la bantu-regiono (vidu la mapon).

La scienco pri la bantuaj lingvoj kaj la kun ili ligitaj kulturoj kaj popoloj nomiĝas bantuiko. Ĝi estas subfako de la afrikiko.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search