Bapto

Bapto estas sakramento de kristaniĝo. La baptoto pentas pri siaj pekoj, konfesas la kristanan kredon kaj ricevas pardonon de la estintaj pekoj, precipe de la origina peko. Katolikaj pastroj baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito (la Triunuo).

Iuj eklezioj baptas per la verŝado de akvo, aliaj per subakvigo. La vorto "bapto" devenas de la antikva greka verbo : βαπτίζειν / baptizein ("trempi").

Iuj eklezioj baptas bebojn, donante al ili kristanan nomon, aliaj nur baptas tiujn, kiuj konscie kaj mature komprenas la riton.

La rito memorigas la bapton de Jesuo Kristo fare de Johano Baptisto en rivero Jordano.

En katolikismo kaj ortodoksismo, la pastro ankaŭ ŝmiras la frunton per sankta oleo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search