Barata kinematografio

Bolivudo.
Prijanka Ĉopra, 2008.

Barataj filmoj (neformale kaj ne tute precize Bollywood, Bolivudo) produktataj ĉefe en Bombajo, ankaŭ nomataj masala movies, akiris internacian popularecon precipe per enmetitaj pasaĝoj kun kantadoj kaj dancado kaj specifaj barataj komediaj elementoj. En Barato ili estas ŝatataj pro la sama kaŭzo, sed pleje dank’ al socia subtono kaj morala mesaĝo (ekzemple, subteno de laborantaj virinoj, kondamno de geedziĝo per interkonsento inter gepatroj, forigado de kasta sistemo ktp.), kiujn enhavas ĉiu el tiuj ĉi filmoj, filmitaj tre ofte por konkreta celgrupo.

Barata komerca kinematografio (en hindie parolantaj regionoj Bollywood, en aliaj ŝtatoj ekzistas propraj produktantoj, kiel Kollywood en Tamilnado, kie tamilaj fimoj estas filmataj) estas la plej postulata formo de distro kaj parte ĝi laŭvorte influas vivon de nemulta kvanto de barata loĝantaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search