Bariono

Barionoj (de greka βαρύς — multepeza) — estas familio de elementaj partikloj, kiu inkluzivas forte interagantajn fermionojn, konsistaj el tri kvarkoj de diferaj kolorŝargoj. Ekspektata estas ekzisto de t.n. ekzotaj barionoj, kiuj konsistas je kvin aŭ pli kvarkoj (ekz. pentakvarko), sed tio ankoraŭ ne estas pruvita. Barionoj kaj mezonoj apartenas al grupo de hadronoj.

Barionoj, sortitaj al pli granda maso, estas: protono, neŭtrono, lambda-hiperono, sigma-hiperono, ksi-hiperono kaj omega-hiperono. Maso de omega-hiperono estas 3287-oble maso de elektrono kaj preskaŭ 1.8-oble maso de protono.

Plej stabilaj barionoj estas protono kaj neŭtrono (kiuj kune estas nomitaj nuklonoj). Protonoj, laŭ modernaj scioj, estas absolute stabila, kaj neŭtrono povas disfali post kvantuma vivdaŭro de ĉirkaŭ 1000 sek. Pli pezaj barionoj disfalas post tempo de 10−23 ĝis 10−10 sek.

Nuklonoj konsistas el u kaj d-kvarkoj. Protono havas konsiston uud kaj neŭtrono udd. Kune kun siaj nestabilaj ekscitaj variantoj ili kompozas grupon de N-barionoj.

Barionoj, kiuj enhavas na almenaŭ unu s-kvarko, sed ne pli pezaj kvarkoj, nomiĝas hiperonoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search