Bas-Rhin

Bas-Rhin
Insigno de Bas-Rhin
Situo de Bas-Rhin
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Grand Est
Numero 67
Prefektejo Strasburgo
Subprefektejoj Haguenau
Molsheim
Saverne
Sélestat
Wissembourg
Prezidanto de la
departementa konsilio
Frédéric Bierry (ne plu)
Prefekto Stéphane Fratacci (ne plu)
Statistikaĵoj
Loĝantaro 1 152 662 (2021)
Areo 4 755 km²
Loĝdenso 242 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 5
Kantonoj 23
Komunumaroj 47
Komunumoj 518
vdr

Bas-Rhin (franca elparolo: [baʁɛ̃], laŭvorte “Malalta Rejno”) estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est - alzace ĝi nomiĝas Département Underelsàss. Ĝi etendiĝas sur 4 755 km² kaj havis 1 104 667 loĝantojn en la jaro 2012[1]. Ĝia ĉefurbo estas Strasburgo kaj ĝi najbaras kun Haut-Rhin, Vosges, Meurthe-et-Moselle, Moselle kaj Germanio.

La departemento Bas-Rhin (en Esperanto "Suba Alzaco") kaj Haut-Rhin (en Esperanto "Supra Alzaco") pli sude kune konsistigas la historian regionon Alzaco, kie tradicie aparte parolatas la alemana (ĉi-tie ankaŭ nomata alzaca), dialekto de la germana lingvo same parolata en Badeno, la sudokcidenta parto de Germanio kaj en la germanlingva parto de Svislando (tie ankaŭ nomata svisgermana) - pri tio indikas sennombraj nomoj de loĝlokoj, geografiaj objektoj, kulturaĵoj kaj nelaste la nomoj de la loĝantoj.

La departemento enhavas 518 komunumojn.

Strasburgo

La Eŭropa kolektivumo de Alzaco (france Collectivité européenne d'Alsace, alzace D'Europäischa Gebiatskärwerschàft Elsàssest) estas teritoria kolektivumo en Francio kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2021. Ĝi rezultas el la kunfandiĝo de la departementoj Bas-Rhin kaj Haut-Rhin kiuj daŭre ekzistos kiel administraj unuoj de la ŝtato[2].

  1. Insee. Chiffres clés : Département du Bas-Rhin (67) (france). Alirita 25-an de aprilo 2014.
  2. Loi du 2 août 2019 relative aux compétences de la Collectivité européenne d’Alsace en retejo vie-publique.fr (alirdato la 19-an de majo 2020).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search