Batalo de Atlantiko

Komerca ŝipo estas atakata de germana Unterseeboot.

La Batalo de Atlantiko estis la plej longdaŭra konstanta militkampanjo[1][2] en la Dua Mondmilito, daŭra el 1939 ĝis la malvenko de Germanio en 1945. Ties komenco estis la ŝipa blokado de Germanio, anoncita la tagon post la deklaro de la milito, kaj la sekva kontraŭblokado fare de Germanio. Ĝi havis pinton el mezo de 1940 al la fino de 1943. La Batalo de Atlantiko kontraŭigis la U-BooteUnterseeboot kaj aliajn militŝipojn de la Kriegsmarine (germana ŝiparmeo) kaj aviadilojn de la Luftwaffe (germana aerforto) kontraŭ la Kanada Mararmeo, la Brita Mararmeo, la Usona Mararmeo, kaj la komerca ŝiparo de la Aliancanoj. La konvojoj, venantaj ĉefe el Nordameriko kaj ĉefe irantaj al la Unuiĝinta Reĝlando kaj al Sovetunio, estis protektitaj ĉefe de la britaj kaj kanadaj ŝipaj kaj aeraj fortoj. Tiuj fortoj estis helpitaj de ŝipoj kaj aviadiloj de Usono el la 13a de Septembro, 1941.[3] La germanoj estis aligitaj de submarŝipoj de Itala Reĝa Ŝiparmeo (Regia Marina) post la eniro de Italio kun la aksaj aliancanoj en la milito la 10an de Junio, 1940.

Germana submarŝipa bazo en Lorient.

Kiel insula lando, Unuiĝinta Reĝlando estis ege dependa el importitaj varoj. Britio postulis pli ol unu miliono da tunoj de importita materialo por semajno por kapabli survivi kaj lukti. Esence, la Batalo de Atlantiko estis tuna milito: la Aliancanoj estis luktantaj por liveri al Britio kaj la Akso klopodis nuligi la fluon de la komerca ŝiparo kiu ebligis ke Britio tenu la luktadon. El 1942 antaŭen, la germanoj ankaŭ klopodis eviti la preparadon fare de aliancanaj liveroj kaj ekipado en la Britaj Insuloj por la invado de okupita Eŭropo. La venko super la minaco de la U-Boote estis necesa kondiĉo por haltigi la germanojn.

La kirasŝipo HMS Hood en batalo minutojn antaŭ ĝi estis sinkita de la germana batalŝipo Bismarck la 24an de Majo, 1941.

La rezulto de la batalo estis strategia venko de la Aliancanoj — kaj la Germana blokado malsukcesis — sed je granda kosto: 3,500 komercaj ŝipoj kaj 175 militŝipoj estis sinkitaj kontraŭ perdo de 783 U-boataj submarŝipoj.

La nomo "Batalo de Atlantiko" estis stampita de Winston Churchill en Februaro 1941.[4] Ĝi estis nomita la plej "longa, granda, kaj plej komplika" marbatalo en la historio.[5] La kampanjo startis tuj post la komenco de la milito en Eŭropo, dum la tielnomita "Stranga milito", kaj daŭris ses jarojn, ĝis la germana kapitulaco en Majo 1945. En ĝi partoprenis miloj da ŝipoj en pli ol 100 konvojaj bataloj kaj eble 1,000 kontraŭstaroj de solaj ŝipoj, en scenejo kiu kovras milojn da kvadrataj kilometroj de oceano. La situacio ŝanĝis konstante, kaj foje unu flanko faris avantaĝon foje la alia, ĉar kelkaj landoj el tiuj kiuj partoprenis kapitulacis, aliaj aliĝis, kaj eĉ ŝanĝis siajn flankojn en la milito, kaj ankaŭ ambaŭ flankoj disvolvigis novajn armilojn, taktikojn, kontraŭtenikojn, kaj ekipadon. La Aliancanoj laŭgrade ekvenkis, super la germanaj surfacaj militantoj fine de 1942 kaj tute super la U-Boote meze de 1943, kvankam iliaj perdoj pro la U-Boote pluis ĝis la fino de la milito.

  1. Blair 1996, p xiii
  2. Woodman 2004, p 1
  3. Carney, Robert B., Admiral, USN. "Comment and Discussion" United States Naval Institute Proceedings Januaro 1976, p.74. Admiralo Carney estis helpa stabanestro kaj operaci-oficiro Admiralo Arthur L. Bristol, komandanto de la helpoforto de usonaj ŝipoj kaj aviadiloj havigis eskortoservojn por la komerca konvojaro el Norda Atlantiko. Tiu subtena forto estis nomina Task Force 24 (taskoforto 24) post la militdeklaro.
  4. Keegan, John, "Churchill Strategy", Churchill. Eldonita de William Roger Louis. Oxford University Press, 1996. p. 341.
  5. David Syrett, The defeat of the German U-boats: The Battle of the Atlantic (1994).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search