Batalo de Bagdado (1258)

La armeo de Hulagu atakante Bagdadon.

La Batalo de Bagdado de 1258 estis milito kiu finiĝis per la venko de la mongola gvidanto Hulagu Ĥano, nepo de Ĝingis-Ĥano kaj frato de la supera mongola ĉefo Mongke Ĥano, kontraŭ la Abasida Kaliflando kaj finiĝis per la preno, disrabo kaj bruligado de Bagdado. La lasta kalifo Al-Mustasim estis ekzekutita. Kiel prudento laŭ la Mongola tabuo kiu malpermesis elverŝi reĝan sangon, Hulagu envolvis en tapiŝon Al-Musta'sim kaj portis lin al la morto fare de ĉevaloj la 20an de Februaro 1258. Ankaŭ la tuja familio de la kalifo estis ekzekutita, kun la nuraj esceptoj de lia plej juna filo kiu estis sendita al Mongolio, kaj de filino kiu estis sklavigita en la haremon de Hulagu.[1]

Tiu venko super Bagdado estis tradicie rigardita kiel proksimuma fino de la Ora Epoko de Islamo aŭ de la Abasida Kaliflando.[2]

  1. Frazier 2005
  2. Cooper & Yue 2008, p. 215

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search