Batalo de Britio

Batalo de Britio
Konflikto: Dua Mondmilito
Heinkel He-111 sur la London, 1940.
aerbatalo
Daŭro: julio 1940 - oktobro 1940
Loko: Manika markolo kaj Unuiĝinta Reĝlando
Rezulto: Venko de Britio
Haltiĝo de Operaco Marleono
Flankoj
Unuiĝinta Reĝlando
Brita imperio
Itala reĝlando
Nazia Germanio
Komandantoj
Hugh Dowding
Keith Park
Trafford Leigh-Mallory
Quintin Brand
Richard Saul
Hermann Göring
Albert Kesselring
Hugo Sperrle
vdr

La Batalo de Britio estis aera kampanjo ĉefe super la suda kaj centra Britio inter germana Germana Aerarmeo kaj Reĝa Aerarmeo dum la Dua Mondmilito, en la periodo de la 10-a de julio ĝis la 31-a de oktobro 1940. Oni ĝin difinas, precipe en brita historiografio, ankaŭ kiel Battle of Britain, kaj germanoj nomis ĝin kiel la Operaco Seelöwe (vidu la apudan mapon). Tio estis la unua kampanjo farata nur pere de aviado kaj ĝi estis la plej peza aerbombada militkampanjo ĝis tiam.

La celo de la germanoj estis venki la Britan Aeran Forton, alporti Brition al batalhalto aŭ akiri aeran superecon, kiu ebligus Operaco Marleono, la germana invado planita por Britio. La kampanjo finiĝis per germana fiasko, kaj germana aera supereco ne estis atingita. Estis la unua fojo, ke la germanoj ne atingis siajn celojn en milita kampanjo ekde la komenco de la milito.

La tempa periodo ĉi tie donita estis enkondukita de britaj historiistoj kaj respegulas periodon de la plej intensaj dumtagaj aeratakoj. Germanaj historiistoj pli ofte skribas pri aŭgusto 1940 – majo 1941 (tiam Germanio retirigis siajn aviadilojn orienten por la Operaco Barbaroso).

La nomo de la kampanjo ricevis de Winston Churchill, la ĉefministro de Britio, en sia parolado "Ĉi tio estis ilia plej bela horo":

Kio estis nomita de generalo Maxime Weygand la batalo por Francio finiĝis. Mi supozas, ke la batalo por Britio estas komenconta.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search