Bazo (nombrosistemo)

Ĉi tiu artikolo temas pri entjero (kutime 10, 2, aŭ 16) kiu regas manieron reprezenti nombrojn. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bazo.

En matematiko, la bazo estas kutime la nombro de diversaj unikaj simboloj (ciferoj), inkluzivanta nulon. Tiel pozicia prezento de nombroj estas uzata por prezenti nombrojn en donita kalkulo-sistemo. Ekzemple, la dekuma sistemo, la plej komuna sistemo en uzo hodiaŭ, uzas bazon dek, de ĉi tie la maksimuma sola cifero estas 9, post ĉi tiu necesas aldoni alian ciferon por prezenti pli grandan nombron.

En certaj ne-normaj poziciaj nombrosistemoj, la difino de la bazo dekliniĝas de la pli supre donita.

La plej alta simbolo de pozicia prezento kutime havas la valoron je unu malpli grandan ol la valoro de la bazo de tiu prezento (escepte de signo-cifera prezento kaj dissurĵeta numerado). La diversaj poziciaj prezentoj diferenciĝas unu de la alia nur en la bazoj kiujn ili uzas. La bazo mem estas preskaŭ ĉiam esprimita en dekuma nombrosistemo.

Iam la baza nombro estas skribata en suba indico post la nombro prezentita. Ekzemple, 238 indikas, ke la nombro 23 estas esprimita en bazo 8 (kaj estas ekvivalento en valoro al la dekuma frakcio 19). Ĉi tiu notacio estas uzata en ĉi artikolo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search