Bee Gees

Bee Gees
Barry, Robin, Maurice 1977
Bazaj informoj
Deveno Anglio Insulo Man
Manchester, Anglio
Ĝenroj Popmuziko
Soft Rock Blue-eyed soulo
Dancmuziko
Aktivaj jaroj 1958-2003
2009-2012
Eldoninto Festival, Polydor, Atco, RSO, Warner Bros., Rhino
Parencaj
temoj
Free, Mott the Hoople, King Crimson, The Firm, Queen + Paul Rodgers
Retejo http://www.beegees-world.com
Antaŭaj membroj

Barry Gibb
Maurice Gibb
Robin Gibb
Vince Melouney
Colin Petersen
Geoff Bridgeford
Alan Kendall
Dennis Bryon
Blue Weaver

vdr

Bee Gees estas glora pop-soŭla kaj diskoteka voĉa trio. Barry Gibb (naskiĝis la 1-an de septembro de 1946) kaj liaj du fratoj – dunaskitoj – Robin Gibb kaj Maurice Gibb (ambaŭ naskiĝis la 22-an de decembro de 1949, Maurice mortis la 12-an de januaro de 2003 kaj Robin mortis la 20-an de majo 2012), travivis infanaĝon en Aŭstralio. Tie ili komencas jam en la jaro 1958 kiel tre sukcesaj infanaj pop-steletoj. En la jaro 1967 (post reveno en Anglion) ili subskribas gravan kontrakton kun manaĝero Robert Stigwood. Aŭstralianoj V. Melouney kaj C. Petersen baldaŭ aliĝas al la triopo.

Tuja furorkanto estas New York Mining Disaster 1941. En aŭgusto de 1967 aperas albumo First kaj sekvas plua granda furorkanto – Massachusetts. Spite al grandegaj sukcesoj foriras en la jaro 1969 Melouney, Petersen kaj Robin Gibb (tiu foriras je soloa vojo). Fine de la jaro 1970 la fratoj denove kuniĝas, unue kiel Gibb Trio. En la jaro 1975 Bee Gees estas kreantaj daŭran akompanantan grupon kaj ili sukcesas per revena kanto, krom alia dank‘ al sia falseta kantado.

Je du jaroj pli malfrue ili partoprenas en sukcesega filmo Saturday Night Fever kaj ili evidente atingas zeniton de sia populareco per aliĝo al ondo de diskoteka ĝenro. Al la plej grandaj furorkantoj komenciĝis viciĝi kantoj kiel Jive Talkin‘, You Should Be Dancing, Staying Alive, Saturday Night Fever, Too Much Heaven, Tragedy. Sed partopreno en plua filmo Sergeant Pepper’s Lonely Hearts Club Band ne plenumos atendojn. Sed sukcesa estas kontribuo de Barry Gibb en muzikalo Grease.

De komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Bee Gees parte perdiĝas el la antaŭaj postenoj de muzikaj furorparadoj. Barry kunlaboras kun Barbra Streisand okupiĝante per producenta laboro, Robin ligas al interrompita soloa kariero. Pli malfrue dediĉas sin al soloaj projektoj ankaŭ Barry sub pseŭdonomo The Bunburys. Eĉ spite al pli longaj paŭzoj inter novaj surdiskigaĵoj Bee Gees ripetite revenas en furorparadojn (ekz. You Win Again).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search