Belfasto | |||||
---|---|---|---|---|---|
angle Belfast irlande Béal Feirste | |||||
urbo urbego plej granda urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Pro Tanto Quid Retribuamus? | |||||
Administrado | |||||
Lando | Nord-Irlando | ||||
| |||||
Retpaĝaro | www.belfastcity.gov.uk | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 345 006 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 000 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 36′ N, 5° 56′ U (mapo)54.596388888889-5.93Koordinatoj: 54° 36′ N, 5° 56′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 3 m [+] | ||||
Areo | 115 km² (11 500 ha) | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Pliaj informoj | |||||
Lingvoj | Angla, Irlanda | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Belfast [+] | |||||
Belfasto (de irlanda lingvo "Béal Feirste", signifas rivera buŝo) estas la ĉefurbo de, kaj la plej granda urbo en Nord-Irlando. Ĝi estas la sidejo de loka registaro kaj la Kunvenintaro de Nord-Irlando.
Ĝi estas la plej granda urba areo en Nord-Irlando, la dua plej granda urbo en Irlando, kaj la dek-kvina plej granda urbo en la Unuiĝinta Reĝlando. Sekve ĝi ankaŭ estas la ĉefa loĝloko en la provinco de Ulstero. La urbo Belfasto en 2021 havis loĝantaron de 345 006[1] kaj situas en la centro de la Urba Areo de Belfasto, kiu havas loĝantaron de ĉirkaŭ 483 418. La Metropola Areo de Belfasto havas 579 276 loĝantojn[kiam?]. Belfasto estas ankaŭ la centa plej granda urba areo en Eŭropa Unio. Belfasto fariĝis ŝtata urbego en 1888.
En la historio Belfasto estis centro por la Irlanda industrio de lintolo, produktado de tabako kaj ŝnuroj, kaj konstruado de ŝipoj. En la ĉeffabrikejo de ŝipoj en Belfasto, Harlando kaj Wolfe, estis konstruataj la vaporŝipo Titanic kaj aliaj ŝipoj. Tio metis Belfaston en la monda gazetaro en la frua du-deka jarcento, kaj ĝi fariĝis la plej granda fabrikejo en la mondo. Belfasto estis grava en la Industria Revolucio, kaj estis industria centro de la mondo ĝis la unua duono de la dudeka jarcento.
Industriigo kaj novaj civitanoj de la prospero de Belfasto igis la urbo esto la mallonga plej granda urbo en la insulo de Irlando en la flua du-deka jarcento. La industria kaj la ekonomio prospero de Belfasto citis laŭ Unionistoj, estis rezono kial Irlando necesis eviti devoluado, kaj kial Ulstero batalis kontraŭ ĝi.
La registaro nun denove situas Belfaste kaj ne plu ĉe Hillsborough.
La plej grava rivero en Belfasto estas la Lagano (Lagan), dum la rivero Ferŝĉo (Farset angle aŭ Feirste irlande), por kiu oni nomis la urbon, ne plu tiom imponas.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search