Subjekto de Rusia federacio | |
Belgoroda provinco
Белгородская область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Belgorod |
Guberniestro | Vyacheslav Gladkov (ekde ) |
Fondita | 6-a de januaro 1954 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 532 526 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 56 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (92,9 %) ukrainoj (3,8 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 27 134 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 308000–309999 |
Aŭtokodoj | 31 |
OKATO | 14 |
ISO 3166-2 | RU-BEL |
Retpaĝaro | www.belregion.ru |
![]() | |
Belgoroda provinco (ruse Белгородская область) estas provinco de okcidenta Rusio en la Eŭropa parto de la lando. Ĝi fondiĝis en 1954. La provinco situanta sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj havas 25 distriktojn kaj unusolan urban distrikton. Ekde 2006 en la provinco 337 municipoj funkcias (unusola urbega municipo, 28 urbaj municipoj, 21 distrikta municipoj, 287 vilaĝaj municipoj). La plej alta punkto estas 277 m. La regiono estas grava minloko por feroerco en Rusio.
Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 1 541 259 loĝantoj sur areo de 27 134 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km². La administra centro estas la samnoma urbo Belgorod.
La plej gravaj urboj estas Belgorod (340 900) (samtempe mina kaj industria centro), Starij Oskol (217 400) (industria centro), Gubkin (86 300), Ŝebekino (45 600) (ĥemia centro), Aleksejevka (39 300).
Administra divido de Belgoroda provinco konsistas el 19 administraj distriktoj kaj 3 urboteritorioj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search